Opinio pri la tradukarto

La laboro de tradukisto similas al la tasko de pentristo, kiu pentras marmoran statuon. Poste iuj riproĉos lin, ke li aplikis diversajn kolorojn, sed forlasis belajn detalojn, tiel do falsis la originalon, kiu fakte havas nur unutonan blankan koloron, sed tre multajn detalojn. Tiuj ne komprenas, ke la statuo estas lumigata el iu direkto, cetere trafas ĝin lumradioj reflektitaj de diverskoloraj objektoj, kaj la impreson ili ĉiuj kune faras, dum kelkaj detaloj malmulte influas la esencon.

Tiaj lumradioj estas la kultura fono de iu literatura verko, kiun oni tute ne povas imiti precize kopiante la detalojn de la marmoro. Male! Iom skiza formo, sed intensaj koloroj povas veki la ĝustan impreson. Pentradi la haretojn po unu peco estas klopodo vana. Bona skizo pli fidele similas al la originalo, ol nearta fotografio.

Mi volas Esperante reflekti ne la personecon de la verkisto, ne la stilon de la romano, sed ĝian efikon al la leganto. Do mi provas trakti la tekston tiel, por ke la Esperanta traduko veku en mi la samajn emociojn, la samajn sentojn kaj humoron, kiujn mi spertis legante la originalon.

Mi esperas, ke ĝi vekos la samajn sentojn ankaŭ en fremdlingvanoj, kvankam kontroli tion oni povus malfacile.

Por tio nur tre malofte taŭgas la vortaraj ekvivalentoj de unuopaj vortoj, kaj ne malofte eĉ la frazostrukturo devas ŝanĝiĝi. Kelkfoje oni devas kompletigi la tekston per klarigaj elementoj, kelkfoje oni povas forlasi detalojn, kiuj sinifus nenion, aŭ nur tre malmulte por nehungaro.

Oni kompreneble povus klarigi, ke la esprimo "la griza" en la ĉirkaŭteksto signifas, ke "nia griza ĉevalo", sed alilingvano neniam sentos la familiaran guston de tiu esprimo, dum la atenton ĝi altirus nebuligante aliajn, pli gravajn detalojn. Do, por la ĝusta efiko, "la griza" aperis en mia traduko, kiel "la ĉevalo", "nia ĉevalo".

Legi la komentojn