Ripozu nun
(Hofi Géza: Lazítani)
Surplace bolas, tiom rigoras,
La Viro Ŝtona ĉe l' urbodom'
Pafarkon portas, batali volas:
Virboveca hom'.
Hoj, hoj, hoj! Batalulo!
Ne streĉu vin por pafi for,
Hoj, hoj, hoj! Ne krevu jam via kor'!
Ripozu nun,
Senfare ripozu nun,
Jam ĉesu la ĝema bru',
Elektra flu'
Tre gravas ripoza hor'
Tuj pasu la peno for
Nur poste leviĝu por
Agadi plu.
La borsa kurzo ne estas kurso
Simpla por ia pajlopup'*
Profiti saĝe, eblas sovaĝe
Nur, kiel la lup'.
Hoj, hoj, hoj! Batalulo!
Ne streĉu vin por pafi for,
Hoj, hoj, hoj! Ne krevu jam via kor'!
Ripozu nun,
Senfare ripozu nun,
Jam ĉesu la ĝema bru',
Elektra flu'
Tre gravas ripoza hor'
Tuj pasu la peno for
Nur poste leviĝu por
Agadi plu.
Mi estas via, ne estas fia,
klopodas ĉiam per la am',
Sed ritmo tia, tiom avida
Troas al mi jam'
Ĝoj', ĝoj', ĝoj' ĉiunokte,
Se mian tuŝas via vang'
Tamen tuj sonas mia kant':
Ripozu nun,
Senfare ripozu nun,
Jam ĉesu la ĝema bru',
Elektra flu'
Tre gravas ripoza hor'
Tuj pasu la peno for
Nur poste leviĝu por
Agadi plu.
Tre gravas ripoza hor'
Tuj pasu la peno for
Kaj poste leviĝu por
Agadi plu.
*Gloso: pajlopupo - homfiguro el pajlo kaj ĉifonaj vestoj por forpeli birdojn. Birdotimigilo. Ankau simbolo de naivulo, malsaĝulo, kiel ekzemple en la fabelo: Oz, la Granda Sorĉisto