Vizioj
(al Cristina)
(al Cristina)
Kordileroj de Hispanujo
Mirindaj per siblaj ventoj
En via voĉo
Brulantaj dezertoj
De definitiva pasio
En viaj okuloj
La signo de rideto
Malica kaj komplika
Sur viaj lipoj
nesatigebla fajro
de mil braĝujoj
En viaj kisoj
Momentaj ekbriloj
De ĉielaj vidadoj
En viaj parfumoj
Mi sentas mi amas kaj mi spiras
Viajn voĉon, rigardon, buŝon kaj odoron
Mergante min en vi
Kiel en ravita lago
plendante
Kun dolora nostalgio
pri malsama tempo
De niaj vivoj