Add Headings and they will appear in your table of contents.
Dolĉaj montetoj karesas
la ĉielon
kun nigraj sovaĝaj kulminoj.
Molaj deklivoj kie estas bela
gliti
kaj reveni infano.
Varma kaj glata
kluso
afabla azilo
por la laca vojiranto.
Trans la ebenaĵo
nigra arbaro lin logas
en ĝia malseka kaj malluma
impliko.
Li serĉas ripozon
kaj forgeson.
Esperplene li eniras
kaj freneze
kaj li rimarkas en la granda sulko de la patrina tero
orgojlajn kaj neatingeblajn
murojn de koralo.
Finfine deprimita
kuŝas
al piedoj de la glitiga kulmino
al kiu senpacienca aspiras