Malantaŭ la monto
la ora suno kaŝas sin,
flava
kaj ruĝa broso
malpurigas
la varmajn deklivojn.
Sur la valon falas
sulfurosa nebulo
kaj ŝainas pli vivanta
nia amo
kiu mortas.