Nekonsolebla
(al Angela)
(al Angela)
Flava suno
varma suno
bruligitaj rikoltoj
en la tuta vasteco
monotona
la kanto
de la cikadoj
inter la frondoj
ŝveligitaj
de brizo
sonĝas
senkonsciajo
paseroj
ŝia obstina rigardo
demandas
la fajran
horizonton
ŝia koro
estas en la mallumo
varma suno
flava suno