Sur la pordo de la antikva domo
Vi ripozas
Maljuna patro
Ĉe la sunsubiro
Kaj la varma somera paco
Zorgema
Kaj afabla
Forruzas la lacecon al vi
La jam malrapida paŝo ŝanceliĝas
Visubteniĝas
Sen forto
Al la olivarba bastono
De la okuloj la malforta lumo
Karesas
Senhalte
La vitovicojn
Kaj tuj ekbrulas intense
Al mia alveno
Neatendita
Kaj mi scias kion li diras
Al mia incitita animo
Malnova patro
Kontenta
Tiu via pura emocio
La infanon sur la tero sidantan
Vi indikas
Kaj vi donas al li
La fortikecon de vivo