Kiel kometo
Vi sulkis mian ĉielon.
Ho, lumigitaj noktoj
de mil promesoj!
Unu al unu malaperis
viaj falsaj steloj.
De la nigra universo
Mi perdas min en la frosto
kiel mortinta planedo.