Mia rivero
estas verda
kolubro
Kiu rampas
en labirintoj
de salikoj.
De la potencaj
kaj sovaĝaj
Mainarde
ĝi malrapide
rampas
en la ardaj vejnoj
de mia lando.
Jen ĝi
jen trankvila
jen maltrankvila
zigzagi
kiel infano
palpebrumante
la ardeon
kaj la lacerton.
Poste haltas
laca
inter la kanoj
ravita
de la kantileno
de la cikadoj
senkonsciaj
atestantoj
de historio.
Mia rivero
estas antikva dio
kun krono
de kanoj
ĝi rakontas rakontojn
pri falkoj kaj drakoj
dum ĝi fluas
trankvile
tra du vicoj
da salikoj.