Absurda printempo
dismetis nubojn
de disŝiritaj folioj
ke de malgaja karnavalo
kiel vanaj konfetoj
kovras la pavimon.
Tiel via indiferenteco
miajn malriĉajn iluziojn
unu al unu dispecetigis
lasante la arbon nuda
de mia neekzisto