En via rozkolora vesto
vi aspektas la plej bela floro
de mia verda ĝardeno.
Mi volus diri al vi aferon
kiun mi tenas en mia koro.
Sed vi estas suspektema
pri miaj vanaj frazoj
kaj vi turniĝas ĝenita.
Nu, ne timu plu
mi konservos en mi
ĉiujn dolĉajn suspirojn.