Vojaĝtago (28/11/2016)

Alveninte en Balio, mi ne trovis iun el la du konatoj kiuj konfirmis ke ili venos por akcepti min (ĉe unu mi devis ankaŭ tranokti). Mi provis tuj retumi, sed ĉar la baterio de mia komputilo jam malplenis, mi devis fari tion en kafejo. Venis neniu mesaĝo de la gastigonto, kaj nura demando pri la alvenhoro de la alia. Mi tuj skribis ke mi jam alvenis, sed ne plu ricevis respondon. Nur pere de la helpo de Susi kiu telefonis la duan mi eksciis ke li ne plu planis veni. Strange ke ne eblis simple rekte al mi sciigi tion. De la alia: neniu novaĵo (krom poste forigo de amikeco ĉe Facebook... tute sen klarigo...). Iom senespera mi sciigis pri la afero en FB, kaj ricevis reagon de iu kiu loĝis en Balio, ke mi rajtis tranokti ĉe li. Ni interkonsentis lokon (iun restoracion; adresoj de studentaj hejmoj estas ofte malfacile troveblaj), kaj mi tuj prenis taksion kaj iris tien. Preskaŭ horon mi atendis tie, provante vane uzi la reton por kontakti lin, petante iun klienton de la restoracio kiu estis tie uzante la reton, sendi mesaĝon per FB, sed vane. Mi ne povis daŭre atendigi la taksiiston, nek volis resti tie sola ne konanta la kvartalon, estante jam for de la flughaveno, kaj decidis ke la taksiisto portu min al hotelo apud la flughaveno. Tie ankoraŭ estis libera ĉambro, kaj mi finfine, horojn post alveno, povis ekagi: duŝado, aĉeto de telefonnumero kaj -kredito, telefonado al amikoj kaj Esperanto-veteranoj (rilate al mia libro) en la lando, ktp. Mi telefonis ĝis jam ne plu decis telefoni pro la malfrua horo, retumis (eksciis ke la dua gastigonto ja atendis sed ne trovis min... strange ĉar mi estis la sola blankulo antaŭ la pordo de la restoracio) kaj finfine povis ekdormi. Mi havis nur ses horojn, sed ne sukcesis dormi tiom, verŝajne pro la hordiferenco.