Mi denove devis foriri jam frue, kaj survoje renkontiĝis, kiel interkonsentite, Francisco kiu veturigis min al sia UDS. Post la lasta lecino kun la matena grupo ni prenis komunajn fotojn kun la flago. Ankaŭ la libroj kiujn mi volis lasi tien, mi oficiale transdonis. Francisco petis ricevi ankaŭ la flagon. Feliĉe mi kunportis plurajn flagojn al Orienta Timoro kaj povis plenumi lian deziron.
Poste li veturigis min al la universitato. Dum la leciono José venis kun la printitaj invitiloj por la ĵurnalistoj, kiujn mi subskribu antaŭ ol li transdonos ilin. Dum la lernantoj studis, mi provis iom labori komputile. Pro tio ke mia kontraŭvirusa programo ditektis ion malican, mi lasis ĝin forigi tiun programon. Evidentiĝis mallonge poste ke temis pri la programo necesa por uzi la modemon/interreton!
Do post la fino de la dua leciono, mi refoje iris al la butiko kie mi ĝin aĉetis: post duonhora provado ili atingis nenion. Mi preskaŭ certis ke Teofilo ja sukcesus, sed li ne estis atingebla. Fine mi iris hejmen, kie denove restis al mi malmulte da tempo por pretiĝi por foriri denove. En la posttagmeza grupo de UDS mi havis nun nur 13 lernantojn: la plej malgrandaj restis kun la kutima instruistino. Bedaŭrinde la du 'klasoj' apenaŭ havis muron (nur ningran reton) inter si kaj la kutima instrumaniero postulis ke ili daŭre laŭte ripetu ĉion. Vi povis imagi ke tio faciligis nek la instruadon nek la lernadon. La dua grupo havis kelkajn novulojn kompare al la antaŭa leciono, interalie unu instruisto. Ni havis nur unu horon anstataŭ du, ĉar ili devis prepariĝi por evento kiu okazos sabaton. Ni tamen sukcesis labori iom. Sekvis denove fotado...
Francisco nun ne portis min al la universitato sed al la katedralo, de kie mi povis facile kaj sekure trovi la domon de iu aŭstralianino kie okazis adiaŭa festo por du aliaj aŭstralianoj. Mi estis invitita tien de brazila profesorino kiun mi tiun matenon estis tute hazarde renkontiĝinta en la universitato. Mi estis simple petinta kie estis iom pli taŭga necesejo (la antaŭan fojon mi vidis en la necesujo centojn da vivantaj bestetoj), kaj ni poste iom babilis. Ŝi demandis kion mi instruas kaj kiam mi diris Esperanton ŝi diris ke mi atendu kaj poste 'unu du tri kvar kvin'. Mi kompreneble miris, kaj ŝi klarigis ke kiam ŝi estis 5-jara, iu frato de avo instruis al ŝi kelkajn vortojn...
Do, por havi okazon pli longe babili, ŝi invitis min al tiu festo. Kiam mi alvenis ŝi diris ke ŝi jam klarigis pri mi al ĉiuj kaj ke ili havis multajn demandojn. Ili demandis ne nur pri Esperanto sed ankaŭ pri la lingvoj kaj lingva situacio de Belgio. Plejparto el la ĉeestantoj estis orienttimoranoj, sed kompreneble ankaŭ estis eksterlandanoj. Mi multon respondis, kaj al unu interesiĝinto povis doni kelkajn elektronikajn materialojn kiujn mi kunhavis. Evidentiĝis ke li, plia João, sekvis ankaŭ kurson pri la franca kaj jam konis Teofilon.
Mia gastiganto devis hazarde labori pli longe tiun vesperon, kaj tiel li povis veturigi min hejmen per sia motorciklo. Kvankam jam post la 22-a sekvis plia laboro: el ĉiuj kunportitaj kaj senditaj libroj selekti kion mi povis disdoni, kio restu en la du 'bibliotekoj' de la klubo ktp. Plus aranĝado de pliaj aĉetoj necesaj por la festo. Bedaŭrinde parto de la de mi jam aĉetitaj manĝetoj estis trovitaj de formiketoj, kio ne feliĉigis min. Mi ankaŭ kopiis ĉiun mian lernomaterialon al la komputilo de José.