Pluraj vizitoj kaj renkontiĝoj (01/09/2014)
Pluraj vizitoj kaj renkontiĝoj:
Al la oficejoj de la gazetoj Independente kaj Timor Post, por paroli pri sekvaj artikoloj, sciigi pri la kurso komencota la 4an de septembro ĉe FONGTIL (fine matene mi ricevis konfirmon ke ĝi okazos ĵaŭde kaj vendrede matene).
Kopii pli da ekzempleroj de la gramatiko en la tetuna, kaj ankaŭ iom en la indonezia, kaj kopii du pliajn fojojn la anglalingvan version de la broŝuro 'Malkovru Esperanton'.
Mallonga renkontiĝo kun Sisto, kiu aŭdis mian intervjuon en la radio kaj volis renkontiĝi. Amikoj liaj ankaŭ venis, kaj eble kelkaj venos al la kurso ĉe FONGTIL.
Vizito al la Kultura Centro de Xanana: la volontulino sciigas al mi ke J., iu el la estraro de la organizaĵo, orienttimorano vivinta longe en Aŭstralio, parolas, aŭ almenaŭ lernis Esperanton. Mi donas ĉiujn informojn pri sekvaj renkontiĝoj kaj esperas ke li venos, precipe al la primovada kunveno.
(ĉe la kultura centro mi fine trovis poŝtkartojn por sendi kaj mi iras al la poŝtoficejo, donaco de Koreio)
Alola Foundation: mi aŭdis ke ili havas projektojn pri instruado en la patrina lingvo, kaj volas scii pli. Sed tio estis projekto kun UNESCO, kaj ili ne plu kunlaboras. Mi parolas ankaŭ pri Esperanto, pri kiu ili jam aŭdis, ĉar kelkaj lernantoj ĉe la radio laboras ĉi tie, kaj ankaŭ, evidentiĝas nun, edzino de alia lernanto ĉe la radio. Mi klarigas, invitas, proponas... Vespere venas telefonvoko ke verŝajne sekvatege mi povos doni enkondukan prezentadon je la 13a horo. Sekvos konfirmo.
Oficejo de Guide Post, anglalingva monata gazeto. Jam estas la fino de la labortago, sed mi povas iom paroli kun la ĉefo kiu konsentas enmeti senpagan anoncon sur la paĝo por nekomercaj anoncoj. Pro tio ke la septembra numero ĵus presiĝis, mi revenos nur venontsemajne, por povi enmeti ankaŭ la kontakteblojn de la kluba(j) respondeculo(j).
Vespere telefono de Alola Foundation: eble morgaŭ mi donu enkondukan lecionon pri Esperanto. Mi atendu konfirmon matene.