Frumatene mi pretigis dokumenton kun la kantoj intruataj, por posta printado. Kun José mi vizitis Tasi Tolu 'la tri lagoj'. Temas fakte pri tri lagoj el marakvo proksime al la plaĝo, kiuj, laŭ la sezono, estas unu, du aŭ tri lagoj. Restis ankoraŭ iomete da mangrovaj arboj. Ni atendis la lernantojn, sed neniu venis. Post kiam ni atendis pli ol horon kaj certis ke ne plu indis atendi, ni vizitis la apudan preĝejon kaj statuon de la papo Johano-Paŭlo la 2-a. Li estis vizitinta la landon dum la indonezia okupado (en 1989) kaj estis ricevinta la statuon post la sendependiĝo de la lando (en 2008). Estis imprese granda kaj peza statuo. Ni veturis poste al la urbo, kie ni trovs unue plurajn kopiejojn fermitajn, sed fine ankaŭ unu kiu funkciis kaj povis printi la kantojn.
Hejme mi plu instruis la kantojn, kaj ni planis daŭrigi sekvatage por ne nur kanti sed ankaŭ danci kaj filmi.