Dua vizito al la Ŝtatsekretariejo pri Junularo kaj Sporto; vizito al universitata docento (08/09/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Antaŭ ol veturi al mia leciono, mi iris al la bazlernejo apud la dometo. Mi parolis kun iu instruisto kaj poste, tuj kiam li alvenis, kun la direktoro. Li starigis multajn demandoj, interalie kiuj estus la avantaĝoj de Esperanto, kiel ĝi evoluas, ktp. Li diris ke kompreneble homoj volos lerni novan lingvon, sed necesas scii pli pri ĝi. Plie, se la kurso okazus en la lernejo (mi tion sugestis ĉar eble estas pli bona ejo ol la kvartala salono) oni bezonus la permeson de la ministerio pri Edukado (Ministério da Educação). Estis decidite ke li demandos al la instruistoj ĉu ili volas partopreni enkondukon. Se jes, li telefonos al mi kaj ni fiksos tagon. Restas nur unu semajno da ekzamenoj kaj poste sekvos ferisemajno. Ne estas klare ĉu tio helpus aŭ malhelpus al la partoprenado, ĉar ili plejparte loĝas iom for de la lernejo. Mi lasis iomete da materialo, tiel ke ili povus ekscii pli pri Esperanto.

Post mia leciono kaj la tagmanĝo kun mia gastiganto, dum kiu li transdonis la elprintitan leteron, mi reiris al la Secretário de Estado da Juventude e Desporto. Ne kredu ke estus tiom simple transdoni leteron. La knabino ne sciis kion fari (ŝi ne komprenis la portugalan leteron) ĉar ni ne metis klaran temon de la letero. Mi demandis ĉu indas ke mi metos tion sur la letero en la portugala, ĉar ŝi ne komprenos, kio necesas por registri la leteron. Mi diris al ŝi kaj iu kolego kiu pasis, pri kio temis. Tiu kolego trovis alian malfacilaĵon: la nomo de la ŝtatsekretario estis erare skribite (fina -o anstataŭ -u), kaj dubis ĉu tiel transdoni ĝin. Mi diris ke tiel ni trovis la nomon en la interreto (oficiala retejo de la registaro) kaj ke mi ne ŝanĝos (ja signifus plurajn tagojn da malfruo, ĉar necesus denove ŝanĝi la leteron, printi en laborejo kaj nur lunde povi transdoni)*. Fine li diris ke li demandos ĉu necesos. Dum plia atendado mi povis paroleti kaj montri E-librojn al kelkaj junuloj el la nacia junularkonsilio, kiuj same kiel mi volis paroli kun la ŝtatsekretario. Subite mi estis invitita al interparolado kun la kabinetĉefo. La interparolado ne daŭris longe: li tuj diris ke li kontaktis la ĉefon de iu lingvocentro kiu ricevas subtenon de la ŝtatsekretariejo, kaj ke en tiu centro mi povos instrui. Bonege. Nur strange ke li memoris nek la nomon de la centro, nek de la kontaktpersono. La deĵorantino transdonis al mi papereto kun la nomo kaj la telefonnumero. Mi adiaŭis ĉiujn kaj forlasis la ejon. La sekva vizito estis al Eugenio Jefir, docento pri antropologio kaj sociologio. Li opinias ke estus malfacile instrui en la universitato, krom se mi povus resti minimume tri monatojn 'por garantii la kvaliton'. Li tamen provos ĉu eblus oficiale inviti min kiel gastdocento dum unu el liaj lecionoj, kaj mi donas detalojn pri mi kiuj povus eniri tian leteron.

*Mi poste serĉis refoje la nomon. Ambaŭ versioj estas uzataj, la mia eĉ pli ofte ol tiu kun -u. Ne estas escepta okazo. Multaj homoj skribas sian nomon laŭ diversaj variaĵoj. La postulo/malfacilaĵo proponita de la deĵoranto do tute ne necesis kaj ne havis iun grundon.