Mi jam iom post la 8-a foriris al la urbo por renkonti aŭstralianinon kiu promesis transdoni al mi la elektronikan version de gazeto de lernejo kie mi en 2014 sekvis kurson pri la tetuna kaj donacis librojn. En tiu gazeto estis artikolo pri la transdono de la libroj, kaj pro la pezo de la dokumento (kaj verŝajne la kosto kaj kvalito de la reto en Orienta Timoro) ŝi neniam sendis ĝin rete. Mi tamen ne sukcesis renkonti ŝin pro tio ke mi atendis ŝin ĉe la malĝusta preĝejo (estas tiom da ili... eĉ tute proksime unu al la alia...) kaj ŝi ne kunhavis sian telefonon. Mi jam alkutimiĝis al tiaj aferoj kaj ne plu nervoziĝis pro ili. Tamen la plia piedirado kaŭzis doloron ankoraŭ la sekvan tagon.
La leciono glate iris (kun 11 lernantoj), kaj tuj poste mi donis alian lecionon, por la tri junuloj kiuj jam havis bonan bazon: krom Teofilo kaj Cornelio ankaŭ João, kiu mem eklernis instigita de Teofilo. Mi lasis ilin verki po duonpaĝan tekston kaj instruis laŭ la eraroj kiujn ili faris en tiuj tekstoj. Poste ni ankoraŭ horon diskutis pri diversaj movadaj aferoj, kaj fine mi iris kun Cornelio al Alola Foundation. Tie estis vend-ekspozicio de multaj tradiciaj manlaboraĵoj kaj tipaj kaj biologiaj manĝoj. Mi aĉetis iom da manĝoj por kunporti al Belgio kaj iom por miaj gastigantoj. Hejmenveninte, mi tagmanĝis (kvankam jam estis la 16-a horo) kaj tuj venis Teofilo por ke ni triope (kun José) iru al la ĉefo de la kvartalo por anonci mian restadon. Li ne multe demandis, sed postulis kopion de mia pasporto. Multe pli agrabla kaj interesa vizito estis tiu al la gepatroj de Teofilo. Ili regalis nin per pluraj freŝaj fruktoj kaj ni babilis gaje. Laŭ antaŭa konsento kun Teofilo mi petis permeson de la libro-amanta patrino ke la biblioteko de la klubo estu en ŝia domo, kaj ŝi kaj la patro konsentis. Ni ekplanis fari stampilon. La prezidento klarigis ke li planis ĉe la sekvaj domrenovigoj instali lokon por libroj en sia domo, kaj ke ankaŭ ĉe li eblis havi parton de la biblioteko. Tiel ni interkonsentis.
Hejmenveninte restis nur sufiĉe da tempo por duŝiĝi antaŭ ol devus veni kelkaj lernantoj el la najbarejo. Nu, oni ne povas plani ion ajn... venis neniu ĝustatempe, sed venis multaj pli ol antaŭvidite duonan horon poste. Certe multaj simple scivolis, kaj verŝajne ne sciis pri kio temas. En iu momento mi kalkulis 26 homojn, inter ili preskaŭ la duono malgrandaj infanoj, cetere precipe adoleskuloj kaj kelkaj plenkreskuloj, kaj kelkaj kiuj nur de iom fore sekvis. Mi instruis bazajn vortojn kaj frazojn, ciferojn, kaj la alfabeton (ĉi lasta laŭ ilia peto) kaj ni tre amuziĝis. Je la fino estis 16 personoj, kiuj ŝajnis kontentaj kaj revenemaj. Pro la malsama nivelo (kelkaj ne jam sciis legi, plejparte ili ne parolis alian lingvon ol la tetunan), la kondiĉoj (ekstere, sur seĝoj, sen tabloj, sed kun tabulo sur kiu mi povis -- kaŭrante -- ion skribi), mi tamen por la sekvaj lecionoj devos bone prepari min tiel ke ili vere progresas. Por tiuj kiuj scipovis legi mi antaŭvidis kopion de la tetunlingva ŝlosilo (almenaŭ de ties gramatika parto kiu jam estis preta). Oni povus demandi sin al kio Esperanto utilos por tiuj etaj infanoj el malriĉa kvartalo, sed dum ili amuziĝas kaj tamen lernemas, mi lasos ilin sekvi la kurson. Ili tre fieris kiam ili diris tutan frazon en tiu fremda lingvo. Eble la baza kono de Esperanto eĉ helpos al ili poste lerni la portugalan. En la kvartalo estos laŭ la nunaj planoj eĉ du bibliotek(et)oj kun Esperanto-libroj, kiujn ili povus utiligi por plulerni kaj legi.