Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.
Feri-tago: oni festas la fondiĝon de FALINTIL la 20an de aŭgusto 1975. Mi iras al la ceremonio por provi babili kun la ĉefministro (vidu fotojn de la ceremonio). La militista parado ne daŭras longe, kaj mi provas post ĝi, sensukcese, alparoli la ĉefministron. Mi ne tedos vin priskribante la diversajn provojn kaj senuliziiĝojn.
La bonaj aferoj pri la vizito estas ke mi renkontis iun kiu povus eble doni al mi la retadreson de episkopo Belo, al kiu mi laŭ lia implicita sugesto, ankaŭ donacu la libron de Miguel Faria de Bastos, kaj ke mi renkontis kelkajn ĵurnalistojn de Timor Post (kiuj diras tamen, ke ili ne havas tempon studi Esperanton: krom la laboro ili jam lernas la portugalan) kaj Enthy, ĝis tiam al mi nekonata ĵurnalisto de la novaĵretejo timoroman.com, kiu aperigas ankaŭ paperan gazeton. Li tuj aliĝas al la Facebookpaĝo de Orienta Timoro kaj vespere jam petas retbabilante tradukojn de kelkaj frazoj.
Posttagmeze mi havas ses lernantojn ĉe Lorico Training Centre (vidu foton). Devus temi pri tiuj kiuj venis sabate, sed parte temas pri tiuj kiuj venis marde. Kalkulante mi konscias ke do 17 homoj devus veni vendrede, ni vidu. Eble mi devintus tamen peti aliĝkotizon, por ke ili venu ĉiufoje kaj regule. Eĉ eblus repagi la sumon al tiuj kiuj efektive venis ĉiufoje. Ĉi-tiel malfacilas, certe se iuj maltrafos lecionojn kaj poste tamen revenos.