Nacia feritago (7/12/2016)

Hodiaŭ estis nacia feritago. Oni memor(ig)is la invadon fare de Indonezio en 1975. Pro tio mi ne instruas, kaj restis hejme. Post iom da sportumado, mi precipe studis la tetunan. Mi bezonis pli profundan konon por pli bone klarigi Esperanton al la infanoj, kiuj ne konas la indonezian nek la portugalan. Mi preparis frazojn kaj vortojn en la tetuna kaj Esperanto, tiel ke mi mem povas diri ĉiujn frazojn instruotajn en Esperanto ankaŭ en la tetuna.

Vespere mi iris spekti en la urbo parton de tutvespera spektaklo okaze de la memorigo de la invado fare de Indonezio. Unu el miaj lernantoj, João, kunorganizis la spektaklon, kaj plurfoje videblis sur la scenejo: kaj muzikludanta, kaj teatrumanta. Kelkajn kantojn li ludis kaj kantis kune kun Teofilo. Bedaŭrinde ili devis uzi elektrajn gitarojn, dum ili kutimas je akustikaj gitaroj (sed ne jam mem posedas ilin) kaj la sono do ne tre bonis. Tamen aŭdeblis ke ambaŭ havas belajn voĉojn kaj mi esprimis poste la esperon ke ili povos foje ludi en UK, ekzemple en Portugalio en 2018.