Fondo de la E-klubo de Dilio (06/09/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Antaŭ ol iri al la urbo mi dividas la restintajn librojn por facila disdonado kaj kunportas ĉion al FONGTIL, kie ni kunvenas. Bedaŭrinde neniu el FONGTIL mem ĉeestas la lecionon, nek la kunvenon. Mi havas ses lernantojn, kiuj ne ĉiuj konas unu la alian, kaj ni precipe ekzercas interparoladon, laŭtlegadon, komprenadon de laŭtlegitaj tekstoj, kaj iom da gramatiko (verboj, participoj). Jam pasis la tagmezo kaj kvankam tiam devus komenci la kunsido, ne venis pli da homoj. Kontraŭe al mia peto, neniu kunportis manĝon aŭ glason. Ili iras aĉeti manĝon ekstere, kaj feliĉe haveblas glasoj de FONGTIL por la suko kiun mi portis.

Post la manĝo venas pliaj lernantinoj. Mi klarigas la celon de la kunveno. Ni fiksas kunvenhorojn kiuj taŭgas por la du grupoj, kiuj aparte kunvenos sabatmatene, sed unu foje monate la du grupoj kune kunvenos. Neniu sin proponas esti respondeculo por la tuta grupo. Do ni unue decidas pri po du respondeculoj por ĉiu grupo: ĉe la radio, kaj ĉe Lorico. Kune kun Teofilo, kiu jam eklernis Esperanton antaŭ mia veno, kaj tradukis la gramatikon al la tetuna, tio fariĝas kvinkapa respondecularo. Gravas ke la du grupoj kunvenas por lerni. Mi tamen donas ekzemplojn pri ebla posta agado, kiel flugfolio en la tetuna, propagando dum amasrenkontiĝoj, enkondukaj prelegoj, ktp. La nomo de la klubo iĝas 'La tri lagoj', laŭ Tasi Tolu, historie grava loko en Dilio. Mi aldonas la kvinopon al la administrantaron de la Facebook-paĝo, tiel ke ili ankaŭ povu krei eventojn en Facebook. Neniu el ili jam scias kiel tion fari, sed mi ne povas montri nun pro la manko de elektro kaj plie ĉiuj lacas. Al tio aldoniĝas ke estas tre varme pro la elektromanko. Ni ankoraŭ faras kelkajn grupfotojn kun la nova banderolo, kaj mi donacas libro-pakaĵon al ĉiu el ambaŭ grupoj, kaj Poŝamikon al ĉiuj ĉeestantoj. Post tio, jam post la 15a, ĉiuj foriras. Mi restas por ordigi miajn aferojn kaj iras hejme, kie mi verkas raportojn pri la lastaj tagoj.