Resumo pri la vojaĝo marte 2013

Jen resumo de tio kion mi faris rilate al Esperanto en Orienta Timoro laŭ tago. Se vi volas legi pli, tio eblas ĉi-tie. Spekteblas ankaŭ multaj fotoj pri Esperanto kaj pri la lando.

18/3

11h20 - 14h10: flugo de Balio (Indonezio) al Dilio (Orienta Timoro).

Babili kun hotelakceptistinoj pri Esperanto.

19/3

8h30-9h: Vizito al la oficejo de la ĉefministro (li estas eksterlande, mi rekontis la sekretariinon, la ebla renkontiĝo lunde ne okazis).

9u50-12u10: vizito al la oficejo de la Radio Timor Leste. Formala babilado/konatiĝo pri Esperanto, intervjueto kaj neformala babilado dum kiu estis fiksita la horoj por la kurso al la oficistoj de la radio. La intervjueto dissendiĝis je la 17a30 en la programo Aktualitas kun novaĵoj per la indonezia lingvo.

Posttagmeze po unu intervjuo ĉe la gazetoj Timor Post, Diário kaj Independente. La artikoloj aperis respektive la 21an, 22an kaj 26an de marto.

Vizito al la Nacia Junularkonsilio de Orienta Timoro. Lecionoj pri Esperanto planitaj.

Manĝo kun aliaj Couchsurfanoj. Unu el ili estas konsilisto de la prezidento kaj promesas transdoni ĉi tiun libron al la prezidento. Li ankaŭ donis al mi la retadreson de al edzino de la vicministro kaj rekomendis kontakti ŝin. Tion mi faris sed ne venis reago.

20/3

ĉirkaŭ la 9a: intervjuo ĉe la gazeto Suara Timor Leste. Artikolo aperis la 25an da marto.

10h30-12h: unua leciono ĉe Radio Timor Leste. 12 lernantoj.

Labori komputile ĉe la Nacia Junularkonsilio. Respondi retmesaĝojn kaj verki tekston por peti monon por venigi orienttimoranoj al la Indonezia Esperanto-Kongreso. La teksto estis sendita al diversaj listoj (UEA-membroj, Azio, Oceanio...).

21/3

10h30-12h: dua leciono ĉe Radio Timor Leste.

Posttagmeze: retumi

Vespere: verki la duan bultenon por la Indonezia Esperanto-Kongreso

22/3

10h30-12h: tria leciono ĉe Radio Timor Leste.

Irpreni la gazetojn Timor Post kaj Diário kun artikoloj pri Esperanto

14h-16h: unua leciono ĉe la junularkonsilio; rete labori pri la dua bulteno

23/3

Libera tago

Paroli pri Esperanto al studento de la portugala lingvo. Sekvanttage li kaj du amikoj venis al la kurso.

24/3

12h30-15h30: leciono ĉe la  nacia junularkonsilio

16h-18h: unua kunveno de lernantoj de la radio, la junularkonsilio kaj aliaj; starigo de la grupo.

19h-21h: enkonduka leciono al ses genevoj kaj amikoj de la direktoro de la gazeto Independente.

25/3

Transdono de la libro kaj E-broŝuroj al la nacia muzeo kaj arkivo.

10h30-12h: dua leciono ĉe Radio Timor Leste. Adiaŭo.

26/3

13h50 - 14h40: flugo de Dilio al Balio (Indonezio)