Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.
Ĉi-lundon mi restas hejme dum la tuta tago, ĉar mi ne povas viziti daŭre oficejojn, kaj plie havas multe da komputila laboro: mi verkas raportojn pri la pasinta semajno, korektas la tetunlingvan gramatikon de Esperanto (jes, eĉ kun minimuma kono tio eblas, ekzemple oni povas vidi ĉu ie la traduko el la indonezia ne povas esti ĝusta, kaj necesas ankaŭ redakti) kaj kiom eblas kun la kaprica interreto, verkas retmesaĝojn, kaj planas la sekvan semajnon.
Jen plia foto de la plaĝo antaŭ la domo kie mi loĝas.