Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.
Ekskursa tago per aŭto sur malbonegaj vojoj ĝis la mezo de la lando, Maubisse. Neniom da E-agado, krom tio ke mi tiel informiĝas pri turismaj eblecoj de la lando. Tio utilos kaze ke ni sukcesos organizi komunan Aŭstralian-Orienttimoran E-kongreson en Dilio, kio estas la plano/deziro de la Aŭstralia Esperanto-Asocio. Jen foto-albumo de tiu ekskurso.