Mi vekiĝis en Roterdamo, la tagon post la Malferma Tago, kaj vizitis refoje la Centran Oficejon. Post mallonga laborado rilate al la esploroj por mia libro pri la historio de Esperanto en Indonezio, mi iris manĝi kaj poste al la stacidomo. De tie al la flughaveno Schiphol kaj poste al Balio, kun ŝanĝo de aviadilo kaj iom da atendado en Doha, Qatar.