La vojaĝo jam okazis… chi tiu paĝo enhavas superrigardon de tio kion mi faris laŭtage en Orienta Timoro. Bv. alklaki la daton por legi detalan tekston (tiuj temas principe nur pri E-agado). En pluraj paĝoj estas kelkaj fotoj. En kelkaj estas foto-albumoj, kun multaj fotoj: ĉe tiuj mi aldonis tiun informon interkrampe).
Por bone kompreni ĉion estas pli bone legi unue iom da ĝeneralaĵoj.
3/8 - Forirtago (neniu raporto)
4/8 - Vojaĝtago (neniu raporto)
6/8 - Unua tetun-leciono, vizito al la nacia radio (RTTL), al CNJTL kaj aliaj oficejoj
8/8 - Dua vizito al la Ŝtatsekretariejo pri Junularo kaj Sporto; vizito al universitata docento
9/8 - Unua leciono ĉe la nacia radio (RTTL)
10/8 - Dua leciono ĉe la nacia radio (RTTL); interkonsento pri lecionoj en Lorico Training Centre (LTC) (kun foto-albumo)
11/8 - Vizito al oficejoj de tri gazetoj
12/8 - Vizito al kvara gazetoficejo; enkonduka leciono ĉe Lorico Training Centre (LTC)
13/8 - Administraĵoj rilate al vizo, renkontiĝo kun José Ramos-Horta (kun foto-albumo)
14/8 - Pliaj administraĵoj rilate al vizo, vizito al pluraj oficejoj
16/8 - Tria leciono ĉe la nacia radio (RTTL); leciono ĉe Lorico Training Centre (LTC)
17/8 - Ekskurso al Aileu (kun foto-albumo)
18/8 - Hejma raportado, verkado, planado,...
19/8 - Vizitoj al pluraj oficejoj, biblioteko, arkivo, muzeoj; leciono
20/8 - Falintil-ceremonio, leciono ĉe Lorico Training Centre
21/8 - Seniluziiĝo, Hafoti, gramatiko, raportado
22/8 - Radio-intervjuo, leciono ĉe Lorico Training Centre
23/8 - Du lecionoj, kompilado de flugfolio
24/8 - Leciono kaj busvojaĝo al Baucau
25/8 - Al plaĝo kaj al Vinilale
26/8 - Vojaĝo al malgranda eĉ pli orienta insulo: Jaco
27/8 - Reen al Baucau; informado pri Esperanto
28/8 - Donacado de libroj en Baucau - reen al Dilio - vizo - flugbileto
29/8 - Mi restis la tutan tagon hejme por ripozeti, retmesaĝi, verki, labori pri la vortaro Esperanto-Tetuna, ktp.
30/8 - Ekskurso al Atauro - arta festivalo en Dilio
31/8 - Leciono ĉe la radio kaj fotoj ĉe arta festivalo (kun du foto-albumoj)
1/9 - Pluraj vizitoj kaj renkontiĝoj
2/9 - Vizitoj, kopiado, ekspozicio, leciono ĉe LTC...
3/9 - Verkado/organizado, intervjuo, leciono, letero al ĉefministro
4/9 - Unua leciono ĉe FONGTIL, vizito al universitato (kun foto-albumo)
5/9 - Dua leciono ĉe FONGTIL, universitato, ĉefministro, Hafoti, Independente, leciono ĉe LTC...
6/9 - Fondo de la E-klubo de Dilio: "La tri lagoj"
7/9 - Verkado, ripozado, planado
8/9 - Biciklado, administraĵoj, verkado,...
9/9 - Dekano, biblioteko, adiaŭoj, moviĝanta biblioteko, lasta lecioneto
10/9 - Adiaŭoj, foriro (jen raportoj pri la semajno en Indonezio)