Subtenpeto: helpu al orienttimoranojn unuan fojon ĉeesti E-kongresojn

Plaatsingsdatum: Feb 08, 2015 7:53:45 PM

Saluton,

en januaro 2015 mi dissendis la suban peton al pluraj listoj, por kunfinanci partoprenadon de orienttimoranojn al pluraj E- kongresoj en Eŭropo.Intertempe la mesaĝo jam havis sekvojn: jam sufiĉas la jam kolektita mono por iom pli ol du personoj. Do nun mi ŝatus provi venigi trian personon.

Mi faris buĝeton (legebla ĉi-tie) kaj jam pagis kelkajn kotizojn. La brazila movado nun helpas diskonigi la peton.

Por demandoj, bv. kontakti min (heidi.goes (ĉe) gmail.com) sed unue legu la suban mesaĝon...

Koran antaŭdankon!

Heidi

Saluton!

Plej certe vi jam legis pri mia agado en Orienta Timoro, pro artikoloj en Esperanto en Azio (oktobro 2014), IPR (2014/4), kaj/aŭ Esperanto (ĉi-monate). Mi sukcesis instrui, disdoni librojn al bibliotekoj, aperigi artikolojn en pluraj gazetoj, renkonti du fojojn José Ramos-Horta (Nobel-premiito pri paco), kunfondi klubon kaj ricevi respondon al miaj leteroj de Xanana Gusmão, la nuna ĉefministro.  Unu el la ĝojigaj sekvoj de mia instruado estas ke dum la ĵus pasinta Aŭstralia Esperanto-Kongreso partoprenis por la unua fojo orienttimora esperantisto: Teofilo José Maria de Jesus, danke al la subteno de Melburna Esperanto-Asocio.

Nun estus bone se li kaj unu aŭ du aliaj lernantoj povus iri al Eŭropo en julio-aŭgusto kaj partopreni SES, ILEI-konferencon, UK, kaj IJK. Bedaŭrinde la salajroj de orienttimoranoj tute ne permesas ke ili pagu flugon al Eŭropo, surlokan transporton kaj la kotizojn, tranoktadojn ktp. Tamen mi certas ke la semoj kiujn mi ekplantis povos kreski nur kiam ili povos ĝui plian instruadon, kaj partopreni internaciajn kongresojn por sperti la etoson (same kiel tio okazis en 2011 kaj 2012 kun indonezianoj).

Se vi volas helpi por pagi tiujn kostojn por ke por la unua fojo venu orienttimoranoj al

ES, ILEI-konferencon, UK, kaj IJK, bv. ĝiri vian kontribuon al la konto 'timoro'. Pri pagmanieroj bv. vidi http://uea.org/alighoj/pagmanieroj.

Mi povas diri ke jam venis iom da mono, kaj ke nur iom pli jam povas certigi venon de unu persono sed ne jam partoprenkostojn al ĉiuj kongresoj...

Multan antaŭdankon!

Heidi

PS: La artikoloj aperintaj en Orienta Timoro kaj en Esperantujo estas elŝuteblaj ĉi tie: https://sites.google.com/site/esperantoenorientatimoro/en_la_amaskomunikiloj/2014.

Tagajn raportojn vi povas legi en https://www.sites.google.com/site/esperantoenorientatimoro/instruvojaghoj/dua.