Enmigrado, FONGTIL, Ramos-Horta,... (13/08/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Post la leciono de la tetuna kaj la tagmanĝo mi iris al la oficejo pri enmigrado por plilongigi mian vizon. Mi volus resti ĉirkaŭ semajnon pli longe ol mia nuna vizo permesas. Evidentiĝis ke oni devas alporti la pasporton matene, kaj posttagmeze reveni por preni ĝin. Pro tio ke mi matene sekvas kurson de la tetuna, tio ne eblas. Mi tion klarigis kaj fine mi ricevis tamen la formularojn, kiujn mi ne povis plenigi tuj, kaj ŝi povintus tion scii, ĉar mi ekzemple bezonis kopion de identeckarto de iu orienttimorano, kaj liajn aŭ ŝiajn nomon, adreson ktp. Do estas iom strange ke ŝi ne simple tuj donis tiujn formularojn.

Mi iris kiel planite al la nacia radio, ĉar mi volis renkontiĝi kun antaŭaj lernantoj, kiujn mi semajnfine ne povis renkontiĝi. Evidentiĝis ke Timor Post aperigis artikolon pri Esperanto kaj mia vizito, sekve de la intervjuo. Kvankam mi notis du fojojn mian nomon, unu fojon eĉ en komputilo, ili refoje malĝuste tajpis ĝin. Sed mi ĝojis ke io aperis pri Esperanto. Mi klarigis la problemon kaj sen peti ion ajn, ili proponis ke unu el ili estu la respondeculo, kaj ke alia veturigos min al la fotografo por fari pasfotojn. Kiom helpemaj ili estas! Post la fotado, mi vizitis oficejon de FONGTIL, Forumo de Ne-Registaraj Organizajhoj en Orienta Timoro. Ili ĉiuj sidis ekstere pro tio ke la elektro ne funkciis kaj estis pli freŝe ekstere ol interne. Mi prezentis min, kaj ili ankaŭ prezentis sin mallonge (nomon, funkcion ĉe la organizaĵo). Ili donis al mi seĝon kaj parolrajton dum 15 minutoj por klarigi kion mi volis. Mi klarigis, kaj neniu pli parolis pri la fino de la 15 minutoj kvankam mi restis preskaŭ horon ĉe ili.

Post mia klarigo, kiu ŝajne impresis la direktoron, tiu lasta demandis kiuj volas sekvi la kurson, kaj 12 aliĝis, dum nur kelkaj ne aliĝis. La instruihoroj estis fiksitaj je la 9-11a en ĵaŭdo kaj vendredo, komencante venontsemajne. La ĉefo petis konfirmon pri tio ĉu la kurso estos senpaga. Mi konfirmis, kaj profitis la okazon por diri ke mi nur petas ke homoj venu ĝustetempe kaj ĉiufoje. Je mia surprizo li diris ke ili kutime havas iun stud-kontrakton, kiu enhavas tiajn interkonsentojn. Entute mi havis tre bonan antaŭsenton pri tiu ĉi grupo. Pro tio ke la grupo ne tro grandis (sed tamen sufiĉe por ekinstrui), tio donis ankaŭ eblecon inviti kelkajn homojn el aliaj organizaĵoj kie ne estas sufiĉe da homoj por organizi kurson. Reveninte ĉe la radio (tute proksime de FONGTIL), mi prenis la necesajn dokumentojn kaj kopiojn por mia vizo, kaj, recivinte mesaĝon de mia gastiganto ke ĉe la libro-prezento kiun li ĉeestas, ĉeestas ankaŭ José Ramos Horta, iu veturigis min al la universitato. Mi ankoraŭ kaptis parton de la parolado de la aŭtoro, Rui Graça Feijó, pri sia libro (O semi-presidencialismo Timorense – História, política e desenho institucional na trajectória de uma jovem democracia – Depoimentos e análises) Post lastaj gratulvortoj ĉiuj eliris.

Mia gastiganto diris ke mi petu foton kun Ramos-Horta kaj prezentu min. Mi estis iom hezitema, sed poste vidis ke pluraj lernantoj de la mezlernejo eĉ sen pet simple staris ĉe li por fotiĝi. Li ŝajnis ege populara. Do, mi ankaŭ iris ĉe li, sed la lernantoj daŭre alvenadis. Post kelkaj pliaj fotoj la nobelpremiito diris ke ni fotiĝu nur duope. Mi sukcesis prezenti min kaj diri ke mi havas por li libron, tamen nun ne ĉe mi. Li diris ke mi foje venu al lia domo por alporti kaj lasi se li ne ĉeestas. Li ankoraŭ parolis kun mia gastiganto, kun kiu li estis laboranta kune por la elektoj en Gvineo-Bisaŭ. Mi ne sukcesis informi lin ke la libro estas parte en Esperanto kaj ke mi venis por instrui tiun lingvon. Vespere mi iom studis la tetunan.

Survoje hejmen ni vidis ke iuj artistoj pentris (ne farbis!) muron okaze de la onta arta festivalo. Poste mi faris ankaŭ fotojn de la rezulto. Jen ĝia foto-albumo: