la 20an de marto 2013

George lasis min ĉe Timor Plaza, vendejaro kun bankoj kaj laŭdire senpaga sendrata retaliro. Tamen, tio ne plu haveblis, kaj la banko ankoraŭ ne malfermiĝis. Mi ne volis perdi tempon atendante, ĉar je la 10a30 mi devis instrui ĉe la radio. Pro tio per la du prunteprenitaj dolaroj de la gastiganto mi iris taksie al la oficejo de la gazeto Suara Timor Lorosae, la sola el la kvar gazetoj de la lando kiujn mi ankoraŭ ne vizitis en la antaŭa tago, pro tio ke ĝi troviĝas ekster la urbocentro kaj mankis tempo. Carlos Soares intervjuis kaj fotis min kaj poste ni iris kune al la urbo.

Dum la unua el entute kvar lecionoj por la radio-prezentistoj de la nacia radio mi donis mian kutiman enkondukan pri Esperanto. Mi uzis la indonezian, kiujn ili laŭdire bone komprenis. Nur poste, ĉe kelkaj tradukekzercoj, evidentiĝis ke ili ne plu kutimas uzi la lingvon. Post la leciono mi promenis al la junularkonsilio kie ili ankoraŭ ne decidis pri eventualaj lecionoj, sed kie mi ja povis retumi. Mi uzis la okazon por respondi mesaĝojn kaj verki tekston pri la ĝisnunaj rezultoj kaj petante esperantistojn helpi finance por ebligi partoprenon de orienttimoranoj al la unua Indonezia Esperanto-Kongreso. Post la labortago mi iris 'hejmen' kun George kaj iris preni fotojn en la ĉirkaŭĵo ĝis mia baterio elĉerpiĝis. Vespere mi verkis raporterojn.