Adiaŭoj, foriro (10/09/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Frua ellitiĝo. Mi prenas kelkajn lastajn fotojn de la plaĝo antaŭ la domo kaj finpakas. Mi vizitas la radion, lasas la pakaĵojn kaj, ĉar la oficistoj havas kunsidon, iom laboras sola komputile. Mi provas refoje kontakti la antaŭan kunordiganton de la grupo en Dilio: li havas kunsidon sed promesas poste renkonti min. Ni ankoraŭ havas plurajn aferojn por enordigi: li daŭre havas revuojn, librojn kaj aliajn aferojn kiuj devus reiri al la grupo nun ke estas klare ke li ne plu okupiĝas pri ĝi. Poste evidentiĝas ke li ne venas por renkonti min, kaj kiam mi telefonas, li malŝaltas la telefonon, kaj poste ne plu respondas. Mi trovas tion tre malĝentilan konduton.

Mi iras al FONGTIL, kie mi donacas librojn, kaj akceptas refoje la senkulpigpetojn de la vicdirektoro João. Revene ĉe la radio mi trovas Ozorio Leque, kiu venas por adiaŭi min. Li havas belajn planojn: li volas sendi la du knabinojn kiuj estas estraranoj de la klubo kaj laboras ĉe LTC, al la distriktaj oficejoj por instrui kiel oni instruu la anglan, sed samtempe por enkonduki Esperanton. Mi ankoraŭ laboras rete kun José da Costa pri Facebook-eventoj ktp ĝis mia gastiganto venas por veturigi min al la sola vegetarana restoracio en Dilio, iom ekster la urbo, sed survoje al la flughaveno. Post la manĝo ni veturas al la flughaveno. Ni adiaŭas kaj mi uzas la reston de mia telefonkredito por telefone adiaŭi amikojn, ĵurnalistojn ktp. Atendante la aviadilon (kiu malfruas) mi daŭre endormiĝas, do mi ne povas multon fari. La aviadilo alvenas dek minutojn post la antaŭvidita forirhoro. Kun ĉirkaŭ horo da malfruo mi alvenas en Indonezio.