Seniluziiĝo, Hafoti, gramatiko, raportado (21/08/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Mi havas rendevuon je la naŭa por instrui ĉe FONGTIL kaj mi havas grandajn esperojn (vidu 13/8). Mi alvenas iom antaŭ la naŭa por bone prepariĝi por la leciono. Tamen ili tute ne estas pretaj por la kurso: la direktoro ne ĉeestas; la persono kiu devus scii pri tiaj aferoj, ne estis informita de la direktoro kaj la traktado fare de la aliaj multe seniluziigas min. Mi tamen povas paroli kun J., kiu priparolos la aferon kun la direktoro lundon. Tio signifas iel ajn granda perdo de tempo, ĉar ni perdos minimume 2x2 horojn, sed mi diras ke mi la unuan semajnon de septembro eĉ ĉiu-matene povas instrui se oni volas lerni. Vere la loko estus idealo por almenaŭ provizora Esperanto-centro, sed ne ĉi-tiel.

Tute malfeliĉa mi iras al la nacia radio, kie oni havas kunsidon. Mi tie laboras ĝis preskaŭ la 16a pri miaj fotoj, diversaj mesaĝoj (kvankam la interreto estas tre malrapida kaj kaprica), kaj precipe kun helpo de la oficistoj, plia korekto de la gramatiko en la tetuna, kaj de la artikolo por Lian Foinsa'e. Tiu lasta bezonas multe da korektado. Mi ankaŭ parolas kun kelkaj oficistoj kiuj pasintjare sekvis la lecionon, intertempe promociis kaj ne plu havas tempon sekvi la kurson. Nuno proponas veni sekvatage por rekta intervjuo ĉe radio-programo kiun li mem prezentos. Febu estas helpema pri gastigado en Baucau. Iom antaŭ la 16a mi hastas al la enmigradoficejo, kie mi aŭdas ke la vizo ankoraŭ ne estas preta. Mi revenu plej frue marde...

Vizito al butiko de virina organizaĵo Hafoti: belaj kaj ekologiaj produktoj faritaj de virinoj (vidu foton). Mi aĉetas kelkajn produktojn kaj klarigas iomete pri Esperanto. Survoje al la kopiejo mi aĉetas kelkajn vestaĵojn ĉe apuda brokanta vestaĵbudo. En la kopiejo evidentiĝas ke ne eblas printi la gramatikon en tia sinsekvo ke ĝi estu kiel libreto. Do, mi printas, tondas, eksperimente kopias, ktp ĝis mi tamen havas la tutan gramatikon nur en du folioj, kun ok paĝoj faldeblej kiel libreto de A5-formato. Dume la junegaj deĵorantoj scivole legas tion kio estas sur la papero, kaj petas ĉu ili rajtas preni kopion por si mem... Vespere sekvas verkado de ĉi-tiaj tagaj raportoj pri E-agado kaj sendo de mesaĝo al iu kiu eble povus helpi al mi renkonti la ĉefministron.