Dekano, biblioteko, adiaŭoj, moviĝanta biblioteko, lasta lecioneto (09/09/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Mi biciklas al la urbo kaj refoje provas viziti la dekanon. La sekretario ne ĉeestas, sed aliaj homoj diras ke la dekano mem ĉeestas. Mi kuraĝe malfermas lian pordon sed li ne afablas, diras ke li devas tuj foriri, ke li ne scias pri la libroj kiujn mi metis en la biblioteko, kaj ke li ne malvolas aŭskulti min sed li ne jam scias pri la afero. Mi eĉ ne havas okazon diri pri kiuj temas la libroj kiujn mi donacis. Mi iras al la biblioteko, kie ili diras ke ili sciigis nur al sia direktoro Aleks, ne al la dekano. Mi ree iras al la dekanejo, kie la dekano jam ne plu estas, kaj donas artikolojn pri Esperanto aperintajn en lokaj gazetoj al la sekretario. Mi havas la impreson ke la sekretario estas tie nur kiam la dekano ne estas, por diri ke li ne ĉe-estas. Sed kiam la dekano ja ĉe-estas, la sekretario forestas, por ne devi ĝeni la dekanon. Ĉar versajne neniu kuraĝas eniri la ĉambron de la dekano kiam la sekretario ne ĉeestas. Bela ludo, sed tiel la dekano do estas tute ne atingebla. Ĉiu-foje kiam mi provis viziti lin, ankaŭ studentoj provis kaj atendis vane.

Mi biciklas al la publika biblioteko Xanana's Reading Room, kie mi aĉetas unu plian poŝtkarton kaj adiaŭas la novzelandan volontulinon Dell. En la biblioteko mem mi aŭdas ke la grandaj E-libroj kiujn mi donacis estas ĉe al kunordiganto kiu legas ilin. Post iom da telefonvokoj mi iras al la oficejo de Guide Post kie mi priparolas mian artikolon kun Leith Carrol, la aŭtralia posedanto. Li ne multon ŝanĝas en la teksto, sed volas aldoni iom da varbaj vortoj. Tre bone.

Mi vizitas la butikon Liman (mano) kaj havas agrablan babiladon kun la franca posedantino. Ŝi vendas tre belajn varojn mane faritajn de orienttimoranoj. Ŝi interesiĝas pri Esperanto, kaj ni iom babilas pri tio. Jen dekstre iom da fotoj de tiu butiko.

Post iom da butikumado mi vizitas la Mondan Bankon por adiaŭi eksan kunlernantinon (de la tetun-kurso), kiu estas la nova ĉefo tie. En la atendo-salono mi vidas ekzemplerojn de la semajna gazeto timoroman.com, kun artikolo kaj koloraj fotoj pri mia Esperanto-agado en Orienta Timoro. Ŝi ne havas multe da tempo sed estas bone revidi ŝin kaj babili iomete. Post la tagmanĝo, dum kiu mi devas enordigi rete kaj telefone plurajn aferojn (interalie prokrasto de la posttagmeza leciono pro la ebleco renkonti la ministron pri Edukado) mi iras sendi lastajn poŝtkartojn. Evidentiĝas ke pasintfoje la deĵorantino vendis al mi ne la ĝustajn poŝtmarkojn kaj ke mi do pagis tro. Ili diras unue ke mi ne klare diris ke temis pri kartoj por Eŭropo, poste diras ke la deĵorantino estas nova... tarifojn, sed ili ne parolis pri tiu tarifo, eble egalas al Azio aŭ Eŭropo). Aŭ kiel eĉ komencantino ne povas lerni kelkajn tarifojn, dum plie, ŝi estis la sola kiu vendis poŝtmarkojn kaj 3-4 aliaj ankaŭ estis tie sed ne deĵoris ŝajne. Ili diras ke ne gravas, sed entute do mi perdis monon sufiĉan por tagmanĝi, sed por blankulo tio kompreneble ne gravas. Mi povas fari nenion sed malkontentas pri tiaj servoj. Unu amikino kiu ne jam longe estas en la lando diras ke mi iru plendi ĉe la ĉefo; alia amiko, kiu jam longe estas en la lando, diras ke ili nur primokos tiajn plendojn, ĉu rekte en la vizaĝo, aŭ poste malantaŭ mia dorso.... kaj mi povas tute bone imagi tion.

Mi iras al la Chega-ekspozicio por preni kelkajn pliajn fotojn kaj aĉeti librojn. Alveninta ĉe la Ministerio pri Edukado mi telefonas al mia kontaktpersono, la kabinetĉefo, kiu forestas neatendite. Li diris ke li havas tie amikon kiu helpos min, sed mi trovas neniun, eĉ ne en la sekretariejo de la kabinetĉefo. La sekretario provas helpi, sed ŝi diras ke ŝi estas nova, ke la kabinetĉefo diris nenion, ke mi eble lasu la librojn tie. Mi provas scii kiu vere respondecas pri la moviĝanta biblioteko (vidu foton maldekstre de la biblioteka aŭto), ĉar al tiu persono mi volas doni la librojn, sed ŝi ne scias. Ŝi kopias du artikolojn miajn, kaj provas aranĝi rendevuon kun iu vicministro pri Edukado, sed tiu havas kunsidon. Portugala kunlaborantino, ŝajne ĵus telefoninta kun la kabinetĉefo ankaŭ provas, sed ankaŭ alia vicministro havas kunsidon. Ŝi proponas reveni, aŭ doni la librojn al ŝi. Mi refoje demandas kiu respondecas, nun mi fine scias kiu respondecas pri la moviĝanta biblioteko. Ekzistas tuta direktorejo pri ĝi... do tute nekomprenebla ke oni ne jam antaŭe povintus diri al mi...

Kvankam mi malfruegos en mia leciono, mi decidas iri tien tuj. La direktoro Paulo H. Ximenes klarigas ke la moviĝanta biblioteko vizitas lernejojn en Dilio kaj en proksimaj distriktoj, sed ne iras al la foraj distriktoj. Ili ne havas kopiilon, sed mi montras la gazetartikolon el Timoroman.com, klarigas iom pri Esperanto, kaj donacas la librojn, kd-ojn kaj gramatikon (vidu foton dekstre).

Poste mi biciklas al la domo de la nederlandano kiu pruntedonis al mi sian biciklon, redonas ĝin, kaj rapidas busete al Lorico Training Centre, kie restas nur 30 minutoj de la origina leciono. Eble mi ne devus plani lecionojn en la lasta kompleta tago... Mi klarigas pri la klubo, kaj respondas demandojn de la lernantoj, kiuj volas scii pliajn vortojn. Mi ankaŭ lasas pliajn Poŝamikojn kaj kd-ojn kaj adiaŭas. Amikoj de la tetuna kurso venas por trinki ion kune kaj adiaŭi. Vespere mi devas paki miajn aferojn. La pli grandan parton de miaj vestaĵoj eniras la dorsosakon kiun mi postlasos ĉe José da Costa, por uzo sekvontfoje.