Ĉu estas statutaj problemoj

Pri statutaj aŭ moralaj problemoj

Ĉi tie estas nur demandoj:

1. Ĉu 10 homoj povas ŝanĝi la statuton de pli ol 100-membra organizo?

2. Ĉu prezidantoj obeas la statuton?

3. Ĉu strebantoj al ajna potenco kaj uzurpado estas moralaj homoj?

En 2006 jaro post longa priparolo estis akceptita la nova statuto.

Tamen, ĝi ĝis nun ne estis oficialigita en ministerio de justicoj.

En 2010 jaro estis elektita nova prezidanto Volodja.

En la dua tago post elekto kelkaj homoj tuj komencis fistatutmanipuladon.

Ja, la malnova statuto estas iom simpla kaj ne klara -> por fimanipuladi ĝi estas ege pli taŭga

ol la nova detala statuto.

Sed kio estas skribite en ambaŭ statutoj?

Statuton povas ŝanĝi nur kongreso de UkrEA, kie estas kvorumo, kaj 70% voĉdonas por tiuj ŝanĝoj.

Kio estas kategorio "A" en statuto?

1. Tio estas kategorio por homoj kiuj pro iu ajn kialo ne sukcesis pagi al UkrEA.

2. Homoj en kategorio "A" ne havas voĉdonrajton dum kongreso.