Vivo post la 18-a kongreso

Se la esenco de ukraina E-movado estas regaĉo, kontrolaĉo kaj monprofitaĉo de koncernaj raĝoj -

tiam ĉio estas malbone.

Se ukraina E-movado enhavas sufiĉe da honestaj homoj (sen reĝaj kontrolaĉ-ambicoj) tiam nia movado baldaŭ

ege pliboniĝos.

La ĉefa demando estas, ĉu ni helpos al aliuloj fariĝi liberaj, bonaj kaj spertaj E-itoj.

Aŭ niaj E-istoj kaj kelkaj reĝoj nur fifanfaronos pri siaj atingoj... penante ekhavi pli da potenco kaj seĝoj.

Verŝajne estas bezonate krei iom da postenoj en UkrEA kiel "seĝo 1", "seĝo 2", "seĝo 3"... ĝuste por pensiaĝaj strebantoj al tutukraina kontrolaĉ-prizono. Ili havos tronon sen troa influpovo, sed tamen por cxiam, kaj sen demokratiaj reelektoj ktp. :)

Kiel Volodja helpas al junularo :(

Volodimir Hordijenko okupiĝis pri agado kontraŭ junularo.

Demokratia organizo kun propra statuto kiu agas memstare de lia helpo - tio estas tro (laŭ lia opinio).

Do, Volodja revenis al ideo krei propran ULEJ de Volodja:

http://ukrea.retejo.net/ulej

Li eĉ telefonas kaj ĉantaĝas gejunulojn.

Kutime li diras ke oni NE RAJTAS esti semtempe en ambaŭ ULEJ.

Do, vi devas esti nur en ULEJ de Volodja.

Mi deziras al Volodja sukcesojn en lia por-junulara agado.

Andreo, ukrainaj-esperantistoj, 26.01.2012

Verdire, laŭ TEJO-reguloj en ULEJ-estraro ne povas esti homoj pli aĝaj ol 35 j.

Do, kvankam Volodja jam havas postenon de UkrEA-prezidanto kaj senhonte uzurpis postenon de ULEI-prezidanto,

li neniel povas uzurpi la 3-an postenon de ULEJ-prezidanto pro sia muljuna aĝo!

Iam ŝajnas ke maturaj E-istoj ne povas vivi sen reĝa mishelpo al la junulara organizo )))

Pri agado de "gravuloj".

Venas homo kun iu ideo, do ŝajne necesas atente finaŭskulti la homon, kaj provi diversmaniere helpi al li;

sed ne, niaj "gravuloj" komencos diri: ĉu vi rajtas aŭ ne rajtas tion fari... ke en nia (ilia) movado vi devas fariĝi subulo

por rajti ion fari, kaj se vi komencos ion fari "gravulo" tuj eknotos ke ĝuste li taskigis vin tion fari, kaj kiam estos iu rezulto, ne vi, sed "gravulo" ĝin prezentos al publiko, aldonante ke ĉio estis farita dank' al lia moŝto ktp. )))

Kio estas organiza laboro?

"Gravuloj" povas iam pensi ke organiza laboro - tio ne estas sekreta perlaborado de potencaĉo kaj monaĉo, sed ili ege eraras; ja organiza laboro - tio estas publika kaj sincera agado (ne por sia poŝo sed por la aliaj).

    • Figravulo estas tiu kiu fanfaronas.

    • Fantastika esperantisto estas tiu kiu helpas al la aliaj.

Nekreemaj kaj potencavidaj estraranoj ne kapablas motivigi la aliajn je fantastikaj agoj!

Se vi produktas pli bonajn esperantistojn ol vi mem - vi meritas la plej altan pritakson!

Mi pensas ke maljuna, ne viva, ne vera, burokrata, komsomola kaj hierarhxia E-movado ne estos interesa al nova generacio. Mi supozas ke nova generacio sxatus ion viglan, veran, gxojan, allogan ktp.

Kaj por allogi novan generacion ni konstante helpu al junaj, viglaj, gxojaj, allogan aktivuloj.

Andreo

1. Se estratanoj ne ŝanĝiĝas - ili fariĝos nekompetentaj.

2. Se membroj de UkrEA ne kontrolas la estraranoj - la estraranoj fariĝos senrespondecaj.

3. La prezidantoj kaj lokaj regxoj ŝatus kaŝi la financojn kaj kontrolaĉi - do, koruptad-uzurpacxi.

Monopoloj estas malbone!

Se ĉion decidas nur unu prezidanto - la plej malbone.

Se ĉion decidas Hordijenko, Jefim kaj Kovtonjuk - malbone.

Se ĉion decidas estroj de E-kluboj - bonete.

Se la kongreso decidas - bone.

Se ĉiu membro de UkrEA havas unu decidvoĉon - la plej bone.

Ni devas ellabori kutimon forpeli tronulojn por ke ili eĉ ne havu ŝancon aĉigi la tutan movadon.