SAT-kongreso en Ukrainio

SAT-kongreso en Ukrainio

Ĉe retpaĝaro de SAT:

http://satesperanto.org/-2012-85a-Jalto,295-.html

Letero de Andreo (verŝajne utila informo por organizantoj de SAT-kongreso)

Mi esperas ke jenaj ideoj povos esti utilaj:

1. Ĉiu en teamo scias ĉion pri organiza procedo (kvazaŭ ŝli mem poste devos organizi ion similan).

2. Unu homo ne povas organizi ĉion.

3. Necesas allogi kiel eble pli multe da homoj al organizado (organizado estu travidebla)

4. Ĉiu homo povas okupiĝi pri elektita de ŝli kampo (aŭ eĉ po kelkaj homoj).

5. Kontrolado ne estas bezonata, ja en bona teamo ĉio iras je pli alta nivelo

(bona organizanto okupiĝas pri motivado! Ne pri kontrolaĉ-altrudaĉoj).

6. Bona organizanto ne emas decidi mem, ŝli povas provi priskribi ĉiujn eblecojn (kun granda imagopovo) -

por ke poste estu ebleco ilin priparoli en teamo (tio estas tre fruktodone).

Ne forgesu ke ĉiam estos aldonaj rubrikoj kaj eblecoj pri kiuj unu homo simple ne kapablas ĝispensi.

7. Kaj ne eblas progresi kiam oni tenas la informon nur por si mem.

Aparte la ideoj:

Iom balai ĉirkaŭ la kongresejo :)

En akceptejo estu ne unu sed 2-3 akceptistoj por paralela akceptado.

Allogi ankaŭ eksterlandanojn al organiza laboro (kontribuoj al programo, ...).

Programo estu varia por ke homoj ĉiam havu elekton kien iri (leciono, prelego, maro...). Ne forgesu pri veter-ŝanĝoj.

Do, ĉiam estu 2-3 samtempaj aranĝoj. Elekto donas liberon!

Certe estos iom da neatenditaj malfacilaĵoj ktp. do, iu el organizantoj kaj iom da volontuloj povas ne havi iun konkretan taskon,

sed mem serĉi kaj helpi al la kongreso kaj al ties partoprenantoj.

Ekzemple eĉ respondi al demandoj, kie mi povas aĉeti bileton? kie mi povas trovi picejon?

kie mi povas ŝanĝi monon? ĉu vi akompanos min tien? ni bezonas/serĉas/volas/iras...

Dum IJK-2011 estis du akcidentoj kun japanoj (do scii kie estas "травмпукт", medicinskatolo, ktp.).

Tre bone funkciis senpaga teo - indos tion fari (oni poste multe dankos!)

Grandaj afiŝoj kie kio estos aŭ okazos (eble kun ebleco korekteti per skribilo).

Homoj povos ekvoli pendigi proprajn afiŝojn - do organizi iom da eblecoj por tio.

WiFi-reto, printilo kaj 2-3 komutiloj kun ineterreto por uzado de partoprenantoj ne malhelpos.

La ĉefa celo estas ke la partoprenantoj estu feliĉaj (neniam forgesu pri ili).

+ Estos bone ekscii pri la sperto de odesanoj.

Amike Andreo.

P.S. Se dum pripara laboro multe uzurpaĉi kaj diktatoraĉi - poste simple mankos liberaj manoj.