ULEI-kunveno 19.11.2010

Reelekta kunveno de ULEI aŭ kunveno de Volodja

Al la kunveno venis 2 homoj: Volodja kaj Svitlana Kozarenko.

Volis veni Roma Kozarenko, sed Voladja malpermesis al li veni, ĉar la kunveno estas fermita!

Kiel evidentiĝis ne ĉiuj ULEI-anoj sciis pri la kunveno kaj la tago estis elktita ne oportuna.

Volodja komencis raporti (забивати баки)* ĝustatempe, je la 7-a horo vespere,

Svitlana Kozarenko aŭtomate fariĝis sekretariino kaj komencis ĉion noti.

Post duonhoro venis Andreo Jankovskij kaj Svetlana Pogorelaja.

Volodja tuj proponis voĉdoni pri sia laboro!

Ĉiuj kvar voĉdonis ke la laboro estas kontentiga,

kvankam nenio nova estis farita, kaj eĉ kunveno apenaŭ okazis.

Brr! Volodja eĉ ne scias kiom da E-kluboj estas en Ukrainio.

Volodja proponis fari la reelektan voĉdonadon.

Andreo menciis, ke ne estas kvorumo.

Sed Volodja montris liston da homoj, kaj diris ke ili jam voĉdonis per Interreto!

Certe, ĉiuj voĉoj estis nur por Volodja kaj neniu sindetenis aŭ estis por iu alia kandidato

// Pri listo da kandidatoj, programoj ktp. eĉ ne temis :)

Tiompli Andreo kaj Svitlana Kozarenko nenion sciis pri la voĉdonado per Interreto.

Volodja menciis ke tio estas laŭ statuto**.

Andreo ne trovis la menciitan agon en statuto de ULEI.

Do, estis decidite denove voĉdoni per Interreto.

Unue, demandi, ĉu iu pretendas esti la gvidanto?

Kaj post semajno okazigi voĉdonadon en Interreto.

Ŝajne la kunveno okazus eĉ se ĝin partoprenus nur Volodja, kaj eĉ estus reelekta voĉdonado.

Kaj ĉio estos laŭ statuto! Amuze, ĉu ne?

_________________________________

* pudri la cerbon

** magia vorto

Komencis voĉdonado, sed homoj respondis tute ne vigle.

Ja Volodja estis tiu prezidanto kiu laboris kun paperaĉoj, sed ne kun homoj.

Do, voĉdonado postulis pli multe da tempo, por ke ĉiu diru sian opinion.

Balotiĝi ekvolis Andreo. Sed, Volodja telefonis al Andreo kaj deklaris,

ke li mem decidis ke ULEI plu ne bezonas voĉdonadon

kaj sekva kunveno okazos post duonjaro dum Aroma Jalto*

Andreo, Svitlana Kozarenko, Svetlana Pogorelaja kaj Nina Daniljuk ne subtenas proponon de Volodja

kaj pensas ke tio estas kontraŭleĝe (kaj ŝajne uzurpe).

_________________________________

* certe Volodja bezonas verbi la homojn kaj monon por sia entrepreno

Poste en klubejo "Esperanto" estis multe da kunvenoj de kijivaj instruistoj, sed Volodja ilin ne vizitis.

Post la 18-a UkrEA-kongreso denove ne okazis reelektado, ULEI estas preskaŭ morta dank' al

sperta uzurpanto-fimanipulanto Volodimir Hordijenko.

Daŭrigo estos...