Pri paperaĉoj kaj raportaĉoj

Pri paperaĉoj, raportaĉoj kaj proceduraĉoj

Vi eĉ ne imagas kiel facile ili povas servi por fuŝaj celoj.

Oni eĉ kredas ke paperaĉoj povas magie anstataŭigi nian laboron.

Do, ĉu ni vere bezonas milojn da paperaĉoj kaj dekojn da paperaĉistoj por ke ni agu kaj vivu laŭ paperaĉoj?

Sed paperaĉistoj en nova (ne norma) situacio serĉas norman paperaĉan solvon, kies koeficiento de efikeco = 0.

Raportaĉistoj jam devas raportaĉi ĉiu-hore kaj samtempe kun aliaj raportaĉistoj!

Raportaĉoj, paperaĉoj kaj proceduraĉoj jam estas similaj al ĝangalo.

Kaj paper-raport-procedur-aĉistoj povas pudri la cerbojn pri sia tute brila laboro (eĉ se ili nenion faris).

Pri kiu E-movado ili parolas? Ili eĉ ne havas tempon por tio! Ja ili estas okupitaj pri aliaj aferoj.

Fine! Paperaĉoj, raportaĉoj kaj proceduraĉoj devas esti redukitaj. Ilin necesas uzi nur en tiuj kazoj kiam ili helpas savi tempon kaj laboron de homoj (ne faru male!), ja ĉio devas esti kiel eble pli facile kaj klare.