Sur du seĝoj - ĉu uzurpado?

Sur du seĝoj - ĉu uzurpado aŭ io alia?

Ĉi jare Volodja ne sukcesis plenumi sian taskon - organizi reelektan kunvenon de ULEI.

Do, poste li eĉ mem decidis fuŝigi retan voĉdonadon kaj plu esti kaj UkrEA-prezidanto, kaj gvidanto de ULEI.

Do, la demando estas jena.

1. Ĉu UkrEA-prezidanto povas samtempe esti gvidanto de junularo (ULEJ)?

2. Ĉu UkrEA-prezidanto povas samtempe esti gvidanto de instruistoj (ULEI)?

3. Ĉu UkrEA-prezidanto povas samtempe esti gvidanto de ULEJ kaj ULEI?

Teama laboro, ĉu?

Se respondi al tiuj ĉi demandoj abstrakte, do “jes” iu abstrakta persono povus esti ĉio tio, precipe se li/ŝi estas:

a) la nura esperantisto en la lando (urbo, mondo, universo);

b) la estro de iu frenezulejo;

c) avarulo kun diktatorecaj inklinoj, ĉiam aktiva komsomolano kun senbremsa strebo al ajna potenco k.s.

Sed se paroli multe pli abstrakte, do tiu ekstreme abstrakta persono povas malpermesi al E-instruistoj instrui Esperanton, ĉiel malhelpi al la junularo kaj ruinigi la enlandan movadon.

Kion devas fari ULEI-estro?

Li/ŝi devus:

> Esti honesta homo.

> Havi sufiĉe da tempo.

> Trovi/verki grandajn celojn por ULEI.

> Helpi al ULEI-anoj fariĝi pli sukcesaj.

> Zorgi pri tio, ke ĉiu membro de la organizo havu sufiĉan motivadon por agadi.

> Havi "senlimitan" telefonon.

> Organizi reelektan kunvenon.

> Kreskigi la membraron de ULEI.

> Okupiĝi pri informado kaj varbado.

> Motivigi homojn je fantastikaj agoj.

> Subteni bonan etoson en la organizo.

> Ĉiumonate telefoni al ĉiuj E-instruistoj.

> Vidi la tutan situacion de diversaj vidpunktoj.

> Renkontiĝi kun ĵurnalistoj, politikistoj, potenculoj.

> Plibonigi retejon de ULEI.

> Helpi kun verkado de instrumaterialoj.

> Skribi artikolojn en propra blogo (uzi retkameraon kaj filmilon).

> Larĝvide pensi.

> Esti bona oratoro.

> Ne serĉi por si gloron.

> Okupiĝi pri socia laboro.

> Dum jaro viziti ĉiujn E-klubojn.

> Fari lecionojn en loka klubo kaj ne nur.

> Esti unu el nervocentroj de senlaca agado.

> Partopreni en vivo de ILEI kaj diversmaniere kontribui por ĝi.

> Serĉi bonajn ideojn kaj projektojn rilataj al ULEI kaj E-movado.

> Plene partopreni en aranĝoj organizitaj de ULEI.

> Respondi al leteroj.

> Ktp.

Cetere, en statuto de ILEI estas indikitaj du ĝeneralaj celoj:

1. Edukado al estimo de la homo kaj al respekto al la vivo kaj al la naturo.

2. Progresigo de la interkompreniĝo inter la popoloj.

Kaj en statuto de ILEI estas skribitaj jenaj taskoj por atingi ilin:

4.1 Unuigi geinstruistojn kaj geinstruantojn esperantistajn en la mondo por sisteme labori

por la enkonduko de Esperanto en ĉiuspecajn lernejojn kaj por celtaŭga instruado de Esperanto.

4.2 Atenti, esplori kaj analizi pedagogiajn problemojn en la lingvo-instruado kaj labori por solvi ilin.

4.3 Iniciati, organizi kaj subteni sciencajn esplorojn pri la instruado de lingvoj.

4.4 Organizi interŝanĝojn de spertoj el la pedagogiaj scienco kaj praktikado

por plibonigo kaj modernigo de la instruado de lingvoj, speciale de Esperanto.

4.5 Organizi diversspecajn internaciajn aranĝojn cele al interkompreniĝo pere de la internacia lingvo.

4.6 Organizi pedagogiajn konferencojn kaj laborkunvenojn.

4.7 Aranĝi internaciajn ekzamenojn pri kapablo en apliko kaj instruado de Esperanto.

4.8 Kontakti kun registaraj kaj edukaj instancoj kaj kun aliaj organizaĵoj kies celoj estas konformaj al tiuj de la Ligo.

4.9 Publikigi eldonaĵojn kaj komunikaĵojn.

4.10 Apliki aliajn leĝe permesitajn rimedojn.

Sed, estas grava demando: "Kiom da manoj kaj kapoj devas havi tiu ĉi estro?"

Ĉu laboro de ULEI-estro estas tiel facila ke ĝin povas plenumi eĉ tre okupita UkrEA-prezidanto?

Do, ĉio aspektas tiel, ke la tuta enlanda movado estas farata dank' al unu homo (vere teama laboro :)

Unue, uzurpado mortigas sukceson!

Due, uzurpado tre helpas por ke aliaj aktivuloj ne spertiĝu!

Do, post uzurpado venas malvigleco de E-movado en la lando.