Kebeka vico

Kebeka vico

Kebeka vicon inventis fancparolantaj loĝantoj de Kanado.

Dum SAT-kongreso en Jalto estis multfoje uzita "kebeka vico" - Diable bona inventaĵo!!!

Ĝi bone mortigas fanfaronaĉojn kaj parolaĉojn pri io tute alia kaj tute stranga.

Do, ĝi helpas al ĉiuj partopreni en diskuto kurte kaj klare vortumi la opiniojn,

ne donante al iu uzurpi la tempon.

En kebeka vico estas du listoj.

En la 1-a listo aldoniĝas nur tiuj kiuj ankoraŭ ne elpaŝis.

En la 2-a, tiuj kiuj jam elpaŝis (kaj denove volas elpaŝi).

Kaj nur post fino de la elpaŝoj el la 1-a listo oni rajtos elpaŝi denove.

Por trafi en la listoj necesas levi la manon.

Kiam la 1-a listo finiĝos, la 2-a listo fariĝos la 1-a, ktp.