Mono kaj respondeco

Mono, profito kaj respondeco

"Mono postulas duoblan respondecon!"

Ne ĉiam via instruisto aŭ iu gravega E-isto estas taŭga por monaj aferoj, iam eĉ tute male.

Do, se eblus, pli bone ke la mono estu en banko - ĝi estas sufiĉe fidinda.

Ne ĉiu homo povas preni komunan monon, meti ĝin en sia monujo - kaj ne elspezi iom da mono por sia bezono.

Homoj ofte ripetas "mono aŭ mankas, aŭ forestas tute!", kaj ne ĉiu homo povas trapasi monan ekzamenon!

En du lastaj skandaloj, kiujn mi aŭdis, temis pri E-aranĝoj en Rusio kaj en Bulgario, kaj kiel kutime pri aferoj rilataj al la komuna mono. Do, klareco devas esti dekomence! Por ke ne estu skandaloj, ofendoj kaj akuzoj en koruptado jam dum aranĝo (kaj en la plej malkonvena tempo).

Andreo, "ukrainaj-esperantistoj", 01.02.2011

Por ke organizado estu je teama nivelo estos preferinde ke pri monaj aferoj ne okupiĝu loka aŭtoritatulo, ja li poste povos uzi sian aŭtoritaton kaj monuzurpadon por tute malteama laboro (kie pri demokrateco, klareco, malfermaco kaj vera kunlaboro eĉ ne temos).

Avarulo kaj porko estas bonaj post la morto.

L.L. Zamenhof

Ja monprofito por iuj E-profit-glor-serĉantoj estas pli grava ol homoj, socio kaj E-movado.

Bedaŭrinde ne ĉiuj homoj estas altmoralaj kaj vere komprenas ke ŝteli estas malbone.

Do, anstataŭ kredi al belaj vortoj, rigardu ni al agoj.

Profito

Se la aranĝo estas profita, tio devas esti priparolita en teamo dekomence.

Decidite kien iros la profito (se ĝi estos). Kaj nur poste eblos okupiĝi pri la organizado.

Organizado de aranĝoj

La buĝeton devas scii ĉiu teamano - ja ĝi estas tre grava, kaj de ĝia efektiva uzado dependas la rezulto kaj etoso en la organiza teamo.

Se buĝeto estas kaŝita kaj malklara - tio signifas ke ne temas pri vere teama laboro! Sed temas pri io alia :(

Estu ni atentaj! Ja tio povas rapide ruinigi la teaman etoson, mortigi motivadon kaj konduki al malalta rezulteto.

Poste estos ofendoj! Pretendoj! Akuzoj!.. - tio tute ne koincidos kun la celo de E-movado!!!

Do, indas dekomence zorgi pri alta nivelo de organizado.

Se respondeculo pri financoj ne povas respondi al simpla demando pri financoj, tio signifas ke li estas:

aŭ tute senrespondeca persono aŭ koruptisto.

Atenton! Respondeculo pri financoj nur scias kie estas la mono fizike,

kaj ne okupigxas pri malŝparo de mono por sia bontrovo!

Kion fari se tio jam okazis?

Pri monaj aferoj devas okupiĝi aliaj pli respondecaj personoj.

Iam oni pensas ke mono estas ĉiupova, sed mono estas iu senviva objekto.

Nur homaj agoj povas krei ion!