Kreinto de "Apple"

Kreinto de "Apple" kaj "Pixar" - Stiv Ĝobs

La unua ideo.

Dum la vivo vi havas diversan sperton.

Sed vi ne povas kunligi la punktojn antaŭrigardante,

ja vi nur poste ekscios dank' al kiuj el ili vi venis al la sukceso.

Do, vi povas kunligi ilin nur postrigardante.

Tial vi devas kredi ke la punktoj iel kunligiĝos en via estonteco.

La dua ideo.

Se okazis iu malagrablaĵo - ne nuligu ĉion, rekomencu denove.

La tria ideo.

Se vi vivas ĉiun tagon, kvazaŭ ĝi estas la lasta, iun tagon vi sendube estos ĝusta.

Do, kiam vi rigardas en spegulo ĉiumatene, demandu vin:

"Se hodiaŭ estus la lasta tago de mia vivo, ĉu mi volus fari tion, kion mi devos fari hodiaŭ?"

Kaj kiam la respondo estas "Ne" dum tro multaj sinsekvaj tagoj, mi scias, ke mi devas ŝanĝi ion.

Memori ke vi estos mortonta, estas la plej bona metodo, kiun mi konas, por eviti la kaptilon,

kiu kredigas vin, ke vi havas ion, kion vi povas perdi.

"Apple" - tio estas fama usona kompanio http://www.apple.com