La ĉirkaŭteksto

La ĉirkaŭteksto (Kion devus fari ULEI-estro?)

Mi havas du pensojn:

La 1-a:

-----------------------------------------------------

Li/ŝi devus:

> Esti honesta homo.

> Havi sufiĉe da tempo.

> Trovi/verki grandajn celojn por ULEI.

> Helpi al ULEI-anoj fariĝi pli sukcesaj.

> Havi "senlimitan" telefonon.

> Organizi reelektan kunvenon.

> Kreskigi la membraron de ULEI.

> Okupiĝi pri informado kaj varbado.

> Motivigi homojn je fantastikaj agoj.

> Subteni bonan etoson en la organizo.

> Ĉiumonate telefoni al ĉiuj E-instruistoj.

> Vidi la tutan situacion de diversaj vidpunktoj.

> Renkontiĝi kun ĵurnalistoj, politikistoj, potenculoj.

> Plibonigi retejon de ULEI.

> Helpi kun verkado de instrumaterialoj.

> Skribi artikolojn en propra blogo (uzi retkameraon kaj filmilon).

> Larĝvide pensi.

> Esti bona oratoro.

> Ne serĉi por si gloron.

> Okupiĝi pri socia laboro.

> Dum jaro viziti ĉiujn E-klubojn.

> Fari lecionojn en loka klubo kaj ne nur.

> Esti unu el nervocentroj de senlaca agado.

> Partopreni en vivo de ILEI kaj diversmaniere kontribui por ĝi.

> Serĉi bonajn ideojn kaj projektojn rilataj al ULEI kaj E-movado.

> Plene partopreni en aranĝoj organizitaj de ULEI.

> Respondi al leteroj.

> Ktp.

En statuto de ILEI estas indikitaj du ĝeneralaj celoj:

1. Edukado al estimo de la homo kaj al respekto al la vivo kaj al la naturo.

2. Progresigo de la interkompreniĝo inter la popoloj.

Kaj en statuto de ILEI estas skribitaj jenaj taskoj por atingi ilin:

4.1 Unuigi geinstruistojn kaj geinstruantojn* esperantistajn en la mondo por sisteme labori

por la enkonduko de Esperanto en ĉiuspecajn lernejojn kaj por celtaŭga instruado de Esperanto.

4.2 Atenti, esplori kaj analizi pedagogiajn problemojn en la lingvo-instruado kaj labori por solvi ilin.

4.3 Iniciati, organizi kaj subteni sciencajn esplorojn pri la instruado de lingvoj.

4.4 Organizi interŝanĝojn de spertoj el la pedagogiaj scienco kaj praktikado

por plibonigo kaj modernigo de la instruado de lingvoj, speciale de Esperanto.

4.5 Organizi diversspecajn internaciajn aranĝojn cele al interkompreniĝo pere de la internacia lingvo.

4.6 Organizi pedagogiajn konferencojn kaj laborkunvenojn.

4.7 Aranĝi internaciajn ekzamenojn pri kapablo en apliko kaj instruado de Esperanto.

4.8 Kontakti kun registaraj kaj edukaj instancoj kaj kun aliaj organizaĵoj kies celoj estas konformaj al tiuj de la Ligo.

4.9 Publikigi eldonaĵojn kaj komunikaĵojn.

4.10 Apliki aliajn leĝe permesitajn rimedojn.

* rimarko por Volodja.

-----------------------------------------------------

Sed, estas grava demando: "Kiom da manoj kaj kapoj devas havi tiu ĉi estro?"

Ĉu laboro de ULEI-estro estas tiel facila ke ĝin povas plenumi eĉ tre okupita UkrEA-prezidanto?

Do, ĉio aspektas tiel, ke la tuta enlanda movado estas farata dank' al unu homo (vere teama laboro :)

Uzurpado mortigas sukceson!

Kaj uzurpado tre helpas por ke aliaj aktivuloj ne spertiĝu!

Do, post uzurpado venas malvigleco de E-mavado en la lando.

Pli detale pri uzurpado eblas legi ĉi-tie

La 2-a:

-----------------------------------------------------

< Ideo de konstanta triobligo >

Ĉiuj novelektitaj ULEI-estraranoj promesos dum 3 jaroj helpi al 3 komencantoj fariĝi samspertajn kiel ili mem.

Certe, neniu povas garantii tion. Do, necesas helpi al pli multe da komencantoj,

kaj krei necesan etoson, ktp. por ke estu la rezulto (eble de du ĝis kvin).

Poste denove ĉiuj novelektitaj ULEI-estraranoj promesos dum 3 jaroj helpi al 3 komencantoj…

* * *

Sed estas nova penso - kion mi forgesis?

Ĉu inter la unua kaj la dua pensoj povas esti io meza?

Ĉu povas esti la tria penso?

Mi trarigardis kelkajn librojn pri sukceso, geniuloj, oratoroj, komercistoj/antoj...

Kaj venis al la kunkludo ke ne estas la tria penso!

Sed estas multege da pensoj.

Jes, ili eble ne estas tiel gravaj, sed tamen eĉ malgranda detalo povas ŝanĝi la tutan bildon.

Denove nova ideo: en estraro de ULEI ne povas esti 3 aŭ 100 la samaj homoj (nur matematikistoj aŭ nur sportistoj...)

Ĉar ne estos sinergio, multe da vidpunktoj, ideoj...

Pri internacia agado!

Eblas fari dum la jaro ion malgrandan, kiel ULEJ http://ulej.retejo.net/tradukindajxoj/200-la-plej-gravaj-vortoj,

aŭ ion grandan, kiel tiu ĉi filmo: http://www.youtube.com/watch?v=zlfKdbWwruY.

Organizi lingvofestivalon, verki lernolibron, fari video-elsendojn, okupiĝi pri reta helpilo...

-----------------------------------------------------

Ni ne vidu en homoj nur tion kion ili ne povas (ja homoj ne estas brikoj, boltoj, materialo aŭ sklavoj).

Ni vidu en homoj kreemuloj, feliĉuloj kaj aktivuloj (ni vidu en homoj - homoj).

Bildo

Amike Andreo.

Bv. skribi vian version.

El dissendolisto ukrainaj-esperantistoj, 08.01.2011

Reen