Vivo post la 17-a apokalipso

Vivo post la 17-a apokalipso aŭ epoko de Volodja

Ho! Ni vere atendas iun grandiozan sekretan planon por 3 estraranoj (pri kiu ni eĉ ne ekscios :)

Pri proponoj:

La 1-a.

Volodja demandos 5 membrojn de UkrEA, kion ili volas fariі kaj poste Volodja kontrolos ĉu ili plenumis siajn taskojn.

Se homoj faros la samon sen UkrEA - do, tute ne estas senco de ekzisto de ĝi, ja sen ĝi - ĉio estos je la sama nivelo. Sed devas esti sinergio! 100 membroj de UkrEA devas fari pli ol 100 apartajn homojn.

Do, ni diru ke nun laboro de la organizo estas tre proksima al nulo.

Ni indiku tion sur la tabulo kaj eku!

La 2-a.

Eble ni kolektu opiniojn de UkrEA-anoj kaj surbaze de ili verku planon por UkrEA.

Bona ideo!

Sed, en la statuto pri tio ne estas skribite - do, la statuto ne estas respondeca kaj ni devas bruligi ĝin :)))

Post unu monato aperis demando.

Kiamaniere devas agi estraro de UkrEA?

A. Ordonadi.

Sed kiu obeos al nenifaruloj?

B. Helpadi.

Bonege! Verŝajne necesus helpi al gvidantoj de E-kluboj. Ne ordoni, sed demandi kiun helpon ili bezonas por ke ili estu pli sukcesaj. Skribi/telefoni al aktivuloj ĉiumonate! Diversmaniere subteni bonegajn ideojn, projektojn, ktp.

C. Nenifaradi.

Tre kutima afero.

Ĉ. Paperaĉi.

Sed al kiu estas bezonataj tiuj paperaĉoj? Ĉu al japanoj?

D. Via varianto.

Aldonu vin varianton.

Kaj la plej interesa demando.

Kiamaniere oni taksos la laboron de nova-malnova estraro de UkrEA?

:) Se "Helianto" estos - la laboro estos kontentiga, se ne - do ne.

Do, ili pensas ke pli bone estos haltiĝi ĉe jam iom atingita rezulteto, ol iri plu.

Pri prezidantoj:

"Se prezidanto bezonas gloron kaj monon - li/ŝi estas malbona prezidanto!"

Al UkrEA jam delonge mankas honestaj (decaj kaj dignaj) estraranoj!

1. Estas propono aldoni:

La gvidanto de UkrEA pretas kontraŭ propra mono ĉiumonate telefoni al 30 la plej aktivaj E-istoj.

Provi ligi homojn, ideojn, ...

2. Estas propono forigi:

Estraraĉaj ludoj. Tiu homo estas bona kaj tiu - malbona, ĉar li/ŝi ne voĉdonis kiel mi volis k.s.

Ni parolu pri agado kaj pri tio kion homoj povas fari (sed ne male!).

3. Bv. skribi viajn proponojn.

< Ideo de konstanta triobligo >

Ĉiuj novelektitaj UkrEA-estraranoj promesos dum 3 jaroj helpi al 3 komencantoj fariĝi samspertajn kiel ili mem.

Poste denove ĉiuj novelektitaj UkrEA-estraranoj promesos dum 3 jaroj helpi al 3 komencantoj…

La ĉirkaŭteksto

Kion faris UkrEA por socio?

Kion faris UkrEA por kulturo?

Kion pensas membroj de UkrEA pri ĝi?

Ni provu kreeme kaj filosofie aliri al tiuj ĉi demandoj.

Ĉu UkrEA estas organizo por membroj (de membroj), aŭ ilo por ke nova prezidanto uzu la postenon

(kaj la organizon) laŭ sia bontrovo?

Ĉu UkrEA devas dependi de multaj faktoroj (ekonomiaj, sociaj, kulturaj, ktp.), aŭ esti mem aktiva aganto kaj faktoro?

Ĉu UkrEA havas ĝeneralajn celojn? Kiom da UkrEA-anoj aŭdis pri ili?

1. Ĉu UkrEA estas sukcesa organizo?

Mi pensas ke "Ne".

2. Ĉu en Ukrainio estas vere sukcesaj organizoj?

Mi pensas ke "Ne".

3. Ĉu en la mondo estas vere tre sukcesaj organizoj?

Mi pensas ke "Ne".

Nu, eble estas kelkaj preskaŭ brilaj organizoj: 2 en Usono kaj 1,5 en Germanio.

Andreo, ukrainaj-esperantistoj, 9.02.2011

Ĉu en UkrEA estas ordanaĉa aŭ teama laboro?

Ĉu post 2000 jaroj UkrEA laboros semnivele kiel nun?

Kio estas pli grave por UkrEA - burokrateco aŭ movadeco?

Ĉu estraro de UkrEA devas zorgi pri tio, ke ĉiu membro de la organizo havu sufiĉan motivadon por agadi?

Pri 138 membroj de UkrEA! (6 homoj estas sennomaj) 25.03.2011.

Nu, certe tie estas mortaj animoj, ja Volodja ŝatus okupiĝi pri tio.

Tamen se estraranoj kontaktis almenaŭ kun duono da homoj - mi taksos tion kiel bona afero.

Jes, por montri iom pli grandan membraron al UEA - tio estas bone.

Sed, ni ne forgesu pri helpo al junaj organizantoj kaj steloj.

Maturaj E-istoj havas iom da ŝafoj ĉirkaŭ ili, sed kiu el ili sukcesis helpi almenaŭ al unu nova organizanto aŭ stelo?

Ĉu neniu! Do, jen estas reala laboro.

Estos bone taksi la laboron laŭ la kvanto de novaj organizantoj kaj steloj, sed ne laŭ la kvanto de pasivaj membroj kaj ŝafoj de niaj maturaj E-istoj.

Pri respondecaj estraranoj!

En dissendolisto ukrainaj-esperantistoj estis multe da demandoj pri agado, postenoj, decidoj de la estraro ktp.

Sed estraranoj kaj prezidanto mem preferas silenti! Ŝajne ili vere estas respondecaj pri silento kaj nenio.

Volodja kaj Jefimi daŭre okupiĝis pri fistatutmanipulado.

Membroj de UkrEA diras:

La Kongreso ne voĉdonis por reveno al la malnova statuto.

Ja, malnova statuto ne priskribas multaj detaloj. Kaj havas ege multe da mankoj.

Sorto - tio ne estas hazardaĵo, sed rezulto de nia elekto.

Sorton ni ne atendu, sed kreu ĝin.

Neniu scias kiel ni venos al sukceso, ni nur iru plu en tiu direkto.