Pri movado post 20 jaroj

Pri movado post 20 jaroj

La tezo estas, ke povas okazi, ke nek la nivelo de la movado, nek la kvanto de aktivuloj ne kreskos.

Aha! Sed kion fari?

Ni ŝanĝiĝu.

Sed kiel ŝanĝiĝi aŭ almenaŭ en kiu direkto iri?

Pli facile estos diri kio estos malbone kaj kien ni ne iru:

En Esperantujo estas sufiĉe da ambiciaj homoj, sed se ili kreskos inter homoj je ruĝa nivelo:

Je tiu ĉi nivelo mondo estas kiel ĝangalo, kie venkas nur la plej fortaj kaj la plej ruzaj.

Por malfortuloj estas nur sklavenco en diversaj formoj.

Faru kion vi volas kaj ne aŭskultu la aliaj ("nova ruso", aziaj diktaturoj, banditaj komunumoj)!

Potenco, gloro!

Ĉiuj pensoj estas nur pri maksimuma plenumado de propraj bezonoj.

Ili la plej verŝajne fariĝos tiaj:

Estrego de klano estas la plej ĉefa - ĉiuj devas obei lian (ek)volon.

Estrego estas malmilda kaj postulema.

Ruĝa organizo povas esti ne pli granda ol kvanto da homoj kiujn kontrolas estrego mem (rare per siaj subuloj).

Se ruĝa organizo estas sufiĉe granda, estrego komencas uzi principon "disigu kaj kontrolu".

Estrego estas voloforta kaj ofte rakontaĉas pri sia sperto.

Tiu kiu estas pli proksima al estrego havas pli da potenco.

Iam oni eĉ batalas pro proksimeco al "korpo" de estrego.

En ruĝa organizo pri demokratio eĉ ne temas - vi devas esti obeema kaj fruktodona.

Estrego mem taksos vian laboron.

Ruĝa kalano helpas koncentrigi fortoj en unu direkteto.

Homoj en ruĝa klano ne estas taksitaj laŭ la reala kontribuo (kaj povas ofendiĝi).

Do, se estos io simila al ruĝaj gvidantoj kun pretendoj je uzurpado -> kaj ili certe malamos unu la alian.

Pri uzurpi ĉion! Eĉ Dio ne pretendas je tio :)

Sed kien iri? Kiel ŝanĝiĝi?

Fariĝi pli demokratecaj.

Helpi al aliaj fariĝi pli sukcesaj (ol vi mem! Se vi kapablos!). Ja, se vi helpis al alia homo, eblos ke iam iu helpos al vi!

Krei eblecojn por aliaj, tiam iu kreos ilin por vi.

Se vi, ekzemple, donas al ~10 homoj iun servon, do vi povus atendi ke vi ricevos ~10 diversajn servojn de aliaj homoj.

------------------------

Amike Andreo.

- Koloraj organizoj - (se 50% da homoj leviĝos je nova nivelo -> la tuta organizo ŝanĝiĝos :)

- Homoj en organizoj -

Kaj ni memoru pri nia fantastika estonteco.

El dissendolisto ukrainaj-esperantistoj, 30.04.2011

Reen