Homoj en organizoj

Homoj en organizoj

omoj en organizoj

Organizoj estas tre diversaj kaj laŭ strukturo, kaj laŭ funkciado.

Ekz.: lernejo, armeo, relegia aŭ profesia komunumo, ne-registara organizo, klubo, firmao, asocio ktp.

Sed, pri kio pensas homoj en organizoj?

Pensmaniero de homoj.

La sekva modelo estas limigita (ja la mondo estas pli komplika), tamen ĝi estas sufiĉe trafa.

1. Instinkta.

"Nula" nivelo. Preskaŭ besto, nur instinktoj: sekureco, manĝaĵo, seksumo.

Nur unu ĉefa celo - resti viva. Socia adaptado - forestas.

0,1% da plenkreskuloj en la mondo.

2. Magia.

Je tiu ĉi nivelo jam estas iu imago pri la mondo - bonaj kaj malbonaj spiritoj al kiuj necesas doni donacojn ktp.

Nivelo de sovaĝa tribo. Sed jam temas pri resti viva por tribo.

Estas ritoj, malpermesoj kaj iom da magio.

5% da homoj kaj 1% da potenco.

3. Heroa.

Je tiu ĉi nivelo mondo estas kiel ĝangalo, kie venkas nur la plej fortaj kaj la plej ruzaj.

Por malfortuloj estas nur sklavenco en diversaj formoj.

Faru kion vi volas kaj ne aŭskultu la aliaj ("nova ruso", aziaj diktaturoj, banditaj komunumoj)!

Potenco, gloro!

Ĉiuj pensoj estas nur pri maksimuma plenumado de propraj bezonoj.

Tamen, ili povas esti bonaj vendistoj aŭ sportistoj :)

20% da homoj kaj 5% da potenco.

4. Absoluta.

En la vivo estas senco kaj ordo.

Estas vera vojo kaj celo, kiuj estas definitivaj per "Supra Leĝo".

Vi devas obei "Supran Leĝon"!

Estas stabileco kaj ordo ("Sovetunio").

34% da homoj kaj 24% da potenco.

5. Racionalisma.

Je tiu ĉi nivelo mondo estas racia kaj bone lubrikita meĥanizmo, kiu funkcias laŭ leĝoj de naturo.

Homo povas kompreni tiujn ĉi leĝojn.

Kaj vi povas gajni ion nur se vi scias tiujn ĉi leĝojn.

Konkurenco pro potenco kaj resursoj. Mi kapablas!

Sukceso - jen estas la plej grava vorto, sed ĉio devas esti laŭ la reguloj.

Mi havas 5 aŭtojn, 5 domojn ktp.

(Liberala individuismo de mezriĉuloj, scienca mondo, nuna Usona ekonomiko de libera merkato ktp.)

30% da homoj kaj 50% da potenco.

6. Ekologia.

Tio ĉi estas mondo de idealoj de harmonio, interdependeco, interligiteco, interkonsento,

humanismo, zorgeco kaj spiritualeco.

La celo de la vivo estas harmonio kaj komuna kresko.

Tiun ĉi nivelon atingas iuj sociaj organizoj kaj komunumoj kun la idealoj.

Nivelo de rajtoj de homo kaj naturo.

Nivelo de politika ĝusteco kaj socia egaleco.

Kaj temas ne pri deklaroj, sed pri ĉiutaga vivo ("Skandinavia socialismo").

10% da homoj kaj 15% da potenco.

7. Integra.

Nivelo de reta komunumo (dank' al Interreto).

Je tiu ĉi nivelo mondo estas kiel kalejdoskopo de sistemoj kaj formoj.

En ĝi scio kaj kompetenteco estas pli gravaj ol rango kaj statuso.

Ŝanĝoj estas normo de la vivo.

Homo je tiu ĉi nivelo vivas en multaj vivoj samtempe.

Homo je tiu ĉi nivelo povas ludi rolojn de aliaj niveloj:

    • Li/ŝi povas esti por "absoluta homo" - homo kiu obeas "Supran Leĝon".

    • Li/ŝi povas esti por "racionalisma homo" - racieca homo.

    • Li/ŝi povas esti por "ekologia homo" - fonto de amo.

Sed, por li/ŝi estas gravegaj: sendependeco, libereco kaj digno.

Tiu ĉi homo povas facile perlabori monon, sed mono por li/ŝi nur estas bezonata kiel rimedo por atingi liberecon.

Tiu ĉi homo ne ŝatus fanfaroni (havi 5 aŭtojn, 5 domojn ktp.)

Tiu ĉi homo povas realigi siajn celojn ne malhepante al la aliaj.

Komparu! "Heroaj homoj" forprenas de aliaj, "racionalismaj homoj" - gajnas.

1% da homoj kaj 5% da potenco.

8. Holisma.

La mondo estas unu tuto (unu organismo).

Spiritoj de ĉiuj homoj devenas de unu radiko.

Kaj ni dume ne havas pli detelan priskribon.

Organizo je tiu ĉi nivelo ankodaŭ ne aperis!

9. Iu alia.

Iu alta nivelo pri kiu ni ne scias.

Ĉiu el indikitaj 9 niveloj havas siajn avantaĝojn kaj mankojn (depande de cirkonstancoj ktp).

Tamen, kutime homo iras al pli altaj niveloj :)

Homoj iras laŭ zigzago inter sinesprimo (individuismo, materialismo) kaj sinofero (kolektivismo, idealismo).

Ĉiu pli alta nivelo estas, kaj pli komplika, kaj pli alta, kaj pli ampleksa.

Eblaj konfliktoj

Ruĝa "nova ruso" neniam komprenos kion ripetas blua burokrato -

pri kiuj reguloj vi parolas, ja estas nur unu regulo "Mi volas!".

Blua burokrato ne ŝatas ruĝajn kaj oranĝkolorajn homojn - ja ili ne obeas "Supran Leĝon".

Kaj blua burokrato neniam komprenos ke ruĝa kaj oranĝkolora homoj ne obeas "Supran Leĝon" de diversaj kialoj.

Oranĝkoloraj homoj ne ŝatas ruĝajn homojn - ja tio estas primitiva forprenado de posedaĵoj de aliaj homoj.

Verda homo ne ŝatas bluan homon - ja li vidas nur instrukciojn kaj tute ne vidas homojn.

Blua homo pensas ke verda homo estas senregula kaj senorda stultuleto.

...

Estu ni fantastikaj kaj toleremaj :)

- Koloraj organizoj -