Koloraj organizoj

Koloraj organizoj

loraj organizoj

Violkolora familio

Familio kun tribestro, kaj pri saĝeco ĉi tie ne temas!

Eble li estas pli forta (muskolaro), do li devas esti estro.

Eble li estas pli aĝa, do li devas esti estro, ktp.

Se tribestro eraregos - tio estos mistika influo de mistikaj spiritoj :)

Do, en violkolora familio estas iom strangaj kaj magiaj pensoj pri la mondo.

Por malkleraj violkoloraj homoj tiu ĉi ĉefeco estas tute taŭga (ja tribestro rakontas kiu kion devas fari kaj kiam, ktp).

Ruĝa klano

Estrego de klano estas la plej ĉefa - ĉiuj devas obei lian (ek)volon.

Estrego estas malmilda kaj postulema.

De organiza vidpunkto klano estas tre simpla kaj eĉ ne estas bezonate ĝin priskribi.

Ĵus fonditaj aŭ malgrandaj organizoj povas esti je tiu ĉi nivelo.

Ruĝa organizo povas esti ne pli granda ol kvanto da homoj kiujn kontrolas estrego mem (rare per siaj subuloj).

Se ruĝa organizo estas sufiĉe granda, estrego komencas uzi principon "disigu kaj kontrolu".

Estrego estas voloforta kaj ofte rakontas pri sia sperto.

Se estrego eraregos - eĉ proksimuloj povas deflankiĝi de li.

Tiu kiu estas pli proksima al estrego havas pli da potenco.

Iam oni eĉ batalas pro proksimeco al "korpo" de estrego.

Ruĝa organizo povas esti utila en sporto kaj en ekstremaj situacioj!

En ruĝa organizo pri demokratio eĉ ne temas - vi devas esti obeema kaj fruktodona.

Estrego mem taksos vian laboron.

Ruĝa kalano helpas koncentrigi fortoj en unu direkteto.

Homoj en ruĝa klano ne estas taksitaj laŭ la reala kontribuo (kaj iam ofendiĝas).

Blua hierarĥio

Hierarĥio regata per reguloj.

Religiaj, armeaj kaj ŝtataj strukturoj povas esti tiaj.

Organiza diagramo konsistas el rektanguloj kaj montriloj.

Estas instrukcioj, reglamentoj kaj misio.

En situacioj kie forestas ŝanĝoj - tiaj organizoj estas utilaj.

Kaj iom da blua koloro verŝajne bezonas ĉiu grandega organizo.

He-he, sed iam reguloj fariĝas pli gravaj ol la rezulto.

Kaj bluaj homoj vere ne ŝatus labori kun oranĝkoloraj homoj :)

Via potenco kaj respondeco en blua organizo dependas nur de via pozicio en hierarĥio.

Ĉiuj devas vivi laŭ reguloj!

Bluaj organizoj estas stabilaj!

Kvalito de la laboro ne gravas - ja gravas ke ĝi estu stabila, sed ne kiel eble pli bona.

En blua organizo estas malmulte da konfliktoj.

Kreemeco ĉi tie ne estas en favoro.

Ŝanĝoj por blua hierarĥio - tio estas io tute malbona.

Homoj estas iom izolitaj unu de la alia kaj laboras pro devo.

Oranĝkolora korporacio

Moderna oranĝkolora korporacio orientiĝas al la rezulto.

Homoj estas taksataj laŭ meritoj.

Hierarĥio forestas kaj pro tio organizo estas preskaŭ plata -

sed tio ne signifas ke ĉiuj estas en la sama pozicio.

Ja pozicio de homo dependas ne de lia/ŝia posteno, sed de kvalifiko kaj historio de sukcesoj.

Decidojn faras speciale kreitaj grupoj dediĉitaj por solvo de problemoj (taskoj).

Post solvo de problemo grupo malaperas kaj homoj aliĝas al aliaj grupoj (teamoj).

Teamoj en oranĝkolora organizo estas aŭtonomaj, kaj homoj povas labori en multaj teamoj samtempe.

Do, la strukturo estas ege komplika.

Oranĝkolora organizo elspezas multege da mono por eduko de homoj.

Informo povas moviĝi eĉ en kelkaj horizontalaj niveloj, sed certe sen iu ajn hierarĥio.

Ŝanĝoj estas normo por oranĝkolora organizo!

Anstataŭ instrukcioj en ĝi estas korporaciaj legendoj.

Labora tago ne estas normiga.

En la organizo homoj parolas libere (sen iu ajn via moŝto Petro Ivanoviĉ).

Ĉiu povas diri propran opinion.

Pri iu ajn funkcio en tia organizo kutime okupiĝas multe da homoj.

Certe, por ke korporacio estu sukcesa en ĝi devas labori sufiĉe da homoj je oranĝkolora nivelo.

Ja en korporacio homoj ne obeas al iliaj moŝtoj, sed pli malpli same komprenas celojn kaj taskojn.

Por homoj je tiu ĉi nivelo estas tre grava irado al sukceso kaj perfekteco.

Korporacio estas tre efika kaj novteknologia organizo.

En korporacio preskaŭ forestas miskomprenoj kaj ofendoj inter homoj.

Korporacio rapide faras decidojn kaj rigardas en estonteco.

Oranĝkolora gvidanto vidas en aliaj la samaj homoj kiel li mem.

Pro tio ke korporacio estas fleksebla en ĝi ankaŭ povas ekzisti alikoloraj grupoj (sed izolite).

Korporacioj kutime ne estas pli grandaj ol 100-150 homoj.

Por pli grandaj organizoj oranĝkolora grupo povas esti ekzemple kiel supra etaĝo en blua organizo.

Virinoj en oranĝkoloraj organizoj (kaj en pli supraj niveloj de organizoj) sentas sin samrajtajn kiel viroj.

Je oranĝkolora nivelo estas pli da kunlaboro ol konkurado kaj pli da demandoj ol ordonoj,

+ helpiloj anstataŭ instrukcioj.

Verda komunumo

De ekstre en ĝi, organiza strukturo tute forestas.

Ja neniu ordonas, ĉiu faras tion kion volas, sed per iu neklarigebla maniero -

ĉio kio devas esti farita, evidentiĝas farita.

En komerca medio verdaj organizaĵoj dume estas sufiĉe raraj!

Tamen, ekzemple, grupoj de programistoj iam laboras ĉi-maniere.

Verdaj organizaĵoj estas popularaj en socia medio.

Se diversaj homoj laŭ statuso kolektiĝas en ne ekstrema situacio,

ili havas nur unu varianton - krei verdan organizaĵon!

En verda organizo ĉiuj partoprenas en regado -

ĉiuj kunvenas kaj decidas per interkonsento (kaj harmonio).

Sed en sufiĉe grandaj organizaĵoj tio estas sufiĉe komplika tasko.

Al homoj neniu diras kio devas esti farita kaj neniu kontrolas ilin.

Homoj en verda organizo estas saĝaj kaj bone sentas unu la alian.

Konscienco estas tre grava en verda organizo.

Homoj en ĝi bone komprenas celojn kaj taskojn de la organizo -

kio estas en ĝi kaj kia mondo estas ekster ĝi.

Preskaŭ ĉiu homo el verda organizo povas esti bonega gvidanto.

Flava reto

Se en verda organizo ragado forestas, en flava reto ĝi estas, - estas ĉie (inter ĉiuj)!

En flava reto estas multe da nodoj, sed iuj el ili estas pli gravaj ol la aliaj.

En flava organizo strukturo tute forestas.

Ĉiu homo estas engaĝita en multe da projektoj, pri kiuj okupiĝas multe da grupoj samtempe.

Kaj iom da projektoj vi mem lanĉis - kaj estas kiel gvidanto de ili.

En grupoj estas priskribitaj diversaj roloj.

Statuso de homo estas nekredeble fluema, ĉiutage ĉiu sukceso aŭ malsukceso ŝanĝas ĝin -

kvankam ke homo sidas sur la sama seĝo.

En flava reto estas engaĝitaj ankoraŭ multe da homoj kiuj ne estas membroj de la organizo!

En grandaj organizoj iuj partoj (branĉoj) povas havi diversan koloron.

Por ĉiu pli alta nivelo estas bezonataj homoj je la sama nivelo!

- Homoj en organizoj -