Oratori, kio ĝi estas?

Oratori, kio ĝi estas?

Ĉu nur elektitaj homoj povas esti oratoroj?

Ne indas pensi, ke elpaŝi estas ĝene, senrezulte, perdo da tempo, ktp.

Indas pensi pri elpaŝo kun signo "+".

Estu bonhumora, originala kaj ĉiam pensu pri pozitiva rezuloto.

Ĉu vi motivigas aŭ informas?

Motivado: homoj poste agu alimaniere (homoj ŝanĝiĝu).

Informado: celo - ne estas klara.

Foj-foje indas zorgi pri mikrofono, projekciilo, plakatoj...

Dum elpŝaŝo ne elektu vivktimon, donu atenton al ĉiouj partoprenantoj, eĉ katoj kaj hundoj :)

Kaj por spertiĝi provu elpaŝi kiel eble pli ofte!

Se vi timas elpaŝi, do vi nepre devas tion fari (ja, via vivo dependas de viaj agoj).

Se iu el viaj elpaŝoj estos ne sukcesa:

1. Aborigenoj vin mortigos kaj formanĝos sub tomata saŭco! Eble ne, se vi ne elpaŝos por aborigenoj.

2. Oni ĵetos en via direkto multe da tomatoj! Eble ne, se vi ne disdonis ilin antaŭ via elpaŝo.

3. Oni vin forĵetos el Esperantujo! Tute ne, neniu rajtas tion fari.

4. Ili ne plu parolos kun vi! Nu-u-u, tio dependas de kvanto da mono, kiun vi prunteprenis.

Nu ne, ne indas sidi en la plej malhela angulo kaj diri: "Mi estas griza museto"

Ne timu! Estu sincera! Kaj ĉio estos bonege!