Unuopa decidulo-fuŝiganto

Unuopa decidulo-fuŝiganto ĉion ruinigos

"Penso ke organizon devas gvidi nur unu homo estas tute fuŝa!"

Ja sola gvidanto ne povas eĉ fizike fari ĉion (kaj sufiĉe bonkvalite).

Eĉ universala genio ne povas fari tion.

Laborkampoj kiujn devas fari administristaro estas tro grandaj por unu homo,

kaj postulas teamon kun sciojn en ege multaj kampoj.

Laŭ la sperto de multaj organizoj unu homo ne kapablas kaj plani, kaj analizi, kaj verki ĝeneralan politikon...

Do, diversaj problemoj postulas diversajn kapablojn: diplomateco, pedagogeco, komunikeco (pensanto, aganto, prezentanto)... Sed unu homo ne povas esti kaj la plej diplomateca, kaj la plej padagogeca, kaj la plej komunikeca

ktp. samtempe! Kaj dum 24 horoj! Tamen estas necese ke ĉiu teamano konstante pliboniĝu menciitajn ecojn.

Administristaro – tio estas teama laboro kiu postulas komplikajn agojn de ĉiuj teamanoj.

En teamo oni priparolas ĉiujn aferojn, tamen, ĉiu homo havas propran kampon kaj persone respondecas pri ĝi.

Iam en administristaro estas eĉ du teamoj.

En organizoj ofte estas formala prezidanto, sed reale ĉio estas farata dank' al profesia teamo,

kie estas egaleco, homeco, honesteco k.s.

Se unuopa gvidanto-decidulo ne transformiĝos en profesia teamo – la organizo ne fariĝos sukcesa!

Kaj organizo ne kreskos, se forestos teama laboro.

Ekzemplo el komerco:

Se formala gvidanto havas kelkoble pli grandan salajron ol numero du, numero tri kaj numero kvar en kompanio – tio sendube signifas ke la kompanio havas malbonan administristaron!

Jam delonge venis la tampo, kiam eĉ universala geniulo, ne povas unuope estri sukcesan organizon.

En Germanio ĉiuj kompanioj havas teaman administristaron, sed ne solajn prezidantojn.

Tio estas unu el kialoj de sukceso de germana ekonomio.

Hitlero pensis ke tio estas “falantdemokratie”, "usonece" kaj parolaĉis pri ideo de unuopula regado.

Kaj ĉiuj scias la rezulton de tiu ĉi unuopula regado.

Sed kiam unuopula gvidado povas esti ne ruiniga?

Tio okazas kiam la organizo ĵus fondiĝis kaj havas malpli ol 10 homojn.

Certe tio ne signifas ke la unuopa gvidanto devas aŭskulti nur propran voĉon.

Kaj post iom da tempo tutegale necesos labori en teamo.

Do, la ideo de unuopula regado tute kontrŭstaras al sperto de sukcesasj organizoj.