ZEOJ

Zamenhof/Esperanto-objektoj en Ukrainio

Atleŝ (Krimeo)

Esperanto-aleo (2008)

En maro je profundo de 12 metroj situas unuka subakva muzeo lanĉita dum IET.

La unuaj bustoj: L.Zamenhof kaj blinda esperantisto V.Jeroŝenko.

Jalto

1. Tabulo al Ilja Ostrovskij (2002)

Li naskiĝis en 1855, esperantiĝis en 1892 kaj multe propagandis Esperanton. En 1895 li sukcesis ricevi permeson de la registaro por eldoni la unuan Esperanto-rusan gazeton Esperanto. De 1905 ĝis 1910 li estis membro de la Lingva Komitato (nun Akademio de Esperanto).

2. Tabulo al Nikolaj Borovko (2002)

En 2002j estis 100-jara jubileo de jalta publika biblioteko kaj jaltaj esperantistoj eltrovis, ke N.Borovko estis ĝia unua direktoro. Sur konstruaĵo de la unua biblioteko nun pendas marmora tabulo omaĝe al li kiel la unua direktoro kaj pioniro de E-movado.

Kijivo

Esperanto-aleo (2006)

La arbojn plantis: Renato Korsetti, Stanislav Mandrak, Mikaelo Lineckij, Volodimir Samodaj, Marino Kurnis, JoMo, Volodimir Soroka, Irina Kozina (direktorino de liceo), Mikaelo Bronŝtejn kaj Ĝim Rajan.

Odeso

1. Monumento al Zamenhof (1957)

2. Memortabulo de Gernet (2011)

Pioniro de Esperanto, esperantistiĝis en 1890, jam en 1894 grupiĝis ĉirkaŭ li aro da fervoraj esperantistoj en Odeso. Kunfondinto de la Lingvo Internacia (fama gazeto 1895-1914), kiun li monsubtenis. Longe korespondis kun Zamenhof.

Rava-Ruska

Esperanto-parko (1987)

Ternopilo

Miĥajlo Jurkiv Tabulo (1995)

M. Jurkiv (1877-1914) - esperantisto, filozofo, pedagogo, ŝtat-oficisto naskiĝis apud urbeto Ĵidaĉiv (nun - Lviva provinco). Aŭtoro de la plej unua Esperanto-lernolibro por ukrainoj (Ternopilo, 1907). Sian filozofian (monismo) libron "El regno de spirito" li verkis en la lingvoj ukraina, germana, Esperanto, pola, ankaŭ troveblaj citaĵoj en la latina, helena kaj malnovukraina. Lia vivslogano estis "Por scioj oni domaĝu nek fortojn, nek tempon, nek monon".

M. Jurkiv mortis kaj estis entombigita en Ternopilo, la tombo ne konserviĝis. En Ternopilo, sur la domo de Provinca filharmonio en 1995 estis muntita memortabulo omaĝe al M. Jurkiv - aŭtoro de E-lernolibro, fama esperantisto. Iam en la nuna filfarmonio estis Domo de la urba frataro, kies aktiva membro estis M. Jurkiv.

Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Eŭropo