Ekster konkurado

Ekster konkurado

"Ajna organiz-formo povas atingi ekstremaĵon, kiu jam ne povas esti solvita en kadroj de ĝi mem. Do, super la organiz- formo konstruiĝas nova formo de organizado, kiu ne mortigas malnovan, sed solvas la ekstremaĵon donante eblecon eliri el limoj de la formikejo. Malnova organiz-formo nenien malaperas, ĝi restas, sed jam kiel elemento de nova organiz-formo."

K o n k u r a d o

En amaskomunikiloj oni ofte parolas pri konkurado, ke tio estas kvazaŭ la sola formo de natura kunvivado de bla-bla-bla.

Sed de kie venis tiu ĉi tendenco? /* El kiuj principoj? */

1. La mondo estas ununura (ĉiuj vivas en ununura mondo).

/* Poste venas iom stulta konkludo */

2. Se la mondo estas ununura, do la homoj estas ankaŭ similaj, do kun la samaj pensmanieroj, valoroj kaj bezonoj.

/* Poste eĉ venas iom pli stulta konkludo */

3. Se ni ĉiuj pensas sammaniere, havas la samajn valorojn ka bezonojn, do ni konkuras pro ili;

kaj pro tio ke ni ĉiuj volas la samon, ĉefe materian, kaj tiu la sama materia resurso fariĝas deficita, limigita,

ĝi malkreskas. Tio kaŭzas militon de ĉiuj kontraŭ ĉiuj.

Do, materiaj resursoj de ununura mondo kaj nia bezono de la samo -> kaŭzas konkuradon de ĉiuj kontraŭ ĉiuj.

Kaj partnereco en tiu ĉi ununura mondo eskzistas nur por konkuri kun la tria subjekto pro materiaj resursoj.

Ĉu alia mondo eblas - JES!

Ĝi povas esti kreita el principo de kompletigo.

K o m p l e t i g o

1. Homoj estas diversaj.

2. Eblas krei novajn resursojn, do la resursoj ne estas limigitaj.

/* Kaj parolante pri nematriaj resursoj -> ili estas tute senlimaj...

kaj diversaj ligoj/interrilatoj de diversaj homoj ankaŭ povas esti pritaksitaj kiel resurso (senlima resurso).

Do, se la resursoj povas esti senlimaj - ankaŭ la mondoj povas esti tiaj! */

3. Plureco de mondoj.

Tri principoj el la mondo de konkurado estas seme ligitaj tre fortege kiel tri principoj el mondoj de kompletigo.

Kvankam mondoj de komletigo nun estas ne grandaj, en estonteco mondo de konkurado fariĝos nur ero en mondoj ke komletigo.

Iom pli, se antaŭe oni ofte parolis pri regado; nun en pli kreema ka aktiva medio pli ofte temas pri memorganizado (mi bone faras tion, vi - tion, ... do ni kune verku libron, kreu filmon...). Komunumo de aktivuloj serĉas aliajn aktivulojn, okazos komunikado kaj memorganizado, aperos io nova (novaj ligoj, novaj organiz-formoj, novaj resursoj, novaj...).

/* Ne miksu kun homamaso!

Ekster la mondo de konkurado funkcias memorganizado */

Novaj organiz-formoj ne finuzas la limigitajn resursojn - ili senfine kreas navajn resursojn (interalie: amo, sperto, novaj ligoj, novaj organiz-formoj... - ankaŭ estas resusoj /* kun senlima utileco */). Transdonado de sperto/scioj plu ne povas esti kiel en universitato (vi lernas de instruisto, de la ekzemplo), nun ĉefe plifortiĝas tendenco de konstanta kreado (forestas instruisoj, ja nun ili verkas/kreas kun la aliaj, kaj ĉi-maniere senfine ellaboras novan sperton).

Ĉiu homo havas propran itineron kiu laŭvoje intermiksiĝas kun milionoj da aliaj itineroj.

/* Ni vivas en konstante ŝanĝanta mondo kie individuo fariĝas principo */

Do, mondo(j) "ekster konkurado" por ekzistado bezonas medion de kreemuloj.

La ideo de Volodimir Nikitin, traduko kaj komentoj de Andreo Jankovskij