E-administristaro
Administristaro kaj stultulestro (A kaj So)
A: Ni estas granda teamo.
S: Mi estas reĝo de stultuloj.
A: Ni pli-malpli scias kion ni volas atingi en estonteco kaj pretas moviĝi.
S: Mi pensas ke se ni faros la samon kiel pasintjare (nenion), do jam estos sufiĉe multe.
A: Ni okupiĝas pri multaj tendencoj.
S: Mi okupiĝas pri malbona situacio.
A: Gravas tio kio estas ĝuste.
S: Gravas nur tio kies estas kulpo.
A: Ni laboras kiel granda teamo.
S: Mi mem ordonas kaj kontrolas.
A: Ni laboras kun motivado...
S: Mi laboras per devigado...